今は昔の物語集目次

今昔物語集 第28巻 第11話 エスぺラント対訳
『祇園の別当戒秀、誦経に行なはるる語』


今は昔の物語 第28巻 第11話
祇園の別当戒秀、誦経に行なはるる語
(ぎおんのべっとうかいしう、
      じゆきやうにおこなはるること)


  今昔、或る長受領の家に、祇園の
別当に戒秀と云ける定額、忍て通ひけ
り。

  守、此の事を髴知たりけれども、不知
ず顔にて過しける程に、守出でたりける
間に、戒秀入り替て入り居て、したり
顔に翔ける程に、守返り来たりける
に、怪く主も女房共も、すゞずろひた
る気色見ければ、守、「思ふに然こそは
有らめ」と思て、奥の方に入て見れば、
唐櫃の有るに、不例ず鏁差したり。「定
めて、此に入れて鏁を差したるなめり」
と心得て、長しき侍一人を呼て、夫
二人を召させて、「此の唐櫃、只今祇園
に持参て誦経にして来れ」と云て、立
文を持せて、唐櫃を掻出して侍に取せつ
れば、侍、夫に差荷はせて出て行きぬ。
然れば、主女も女房共も、奇異気色
は有れども、□て物も不云ず。




  而る間、侍、此の唐櫃を祇園に持参
たれば、僧共出来て、此れは止事無き
財なめり、と思て、「別当に疾く申
せ。兼ては否不開じ」と云ひつゝ、別
当に案内を云はせに遣て待つに、良久
く、「否尋ね会ひ不奉ず」とて、使
返り来ぬ。而る間、誦経の使の侍は、
「長と否待ち候じ。己が見候へ
ば、不審かるまじ。且つ、只開給へ。
怱がしく侍り」と云へば、僧共、「何
が有るべきや」と云ひ繚ふに、唐櫃の
中に細く侘し気なる音を以て、「只、
所司開きにせよ」と云ふ音有り。僧共
も誦経の使の侍も、此れを聞きて奇異
く思ひ合へる事無限し。然れども、然
て可有べき事に非ねば、恐づ唐櫃を
開けつ。見れば、別当、唐櫃より頭を
指出たり。僧共、此れを見て、目口□
て皆立去にけり。誦経の使も逃て返り
にけり。而る間、別当は、唐櫃より出
て走り隠にけり。



  此れを思ふに、守、「戒秀を引出して
踏蹴も聞耳見苦かりなむ。只恥を見せむ」
と思ひける、糸賢き事也かし。戒秀、本
より極めたる物云にて有りければ、唐櫃
の内にて此も云ふ也けり。



  世に此の事聞ゑて「可咲しくしたり」
とぞ讃ける、となむ語り伝たると也。


*祇園: 祇園感神院。今は八坂神社となり
  京都市内にある。
*戒秀(〜1015): 清少納言の異母兄、歌人、
  祇園感神院別当。
*□て物も: あきれの漢字表記(呆)を期し
  た欠字。
*目口□て: はだかりの漢字表記(開り)を
  期した欠字。
*鏁=【金+巣の上が巛】(くさり、とざす)
*=JIS第3_1面2区22点【二の字点;ゆすり
  点】
Antaŭ longa tempo n‐ro 11 el vol. 28
Kaisyû, bonzo de Gion,
  oferita al sia templo
          tradukis: SIMATANI Takesi

  Antaŭ longa tempo Kaisyû, intendanto
de bonzoj en Gion,  pagata de Kortego,
kokris spertan provincestron.

  La kokrita edzo suspektis tion,  sed 
ŝajnigis sin nescia.    Kiam li estis for, 
Kaisyû envenis anstataŭ li.      Dum li
ripozis kvazaŭ hejme, revenis la  edzo. 
Ĉar la edzino kaj la ĉambristinoj  ŝajnis 
maltrankvilaj, la edzo suspektis,  ke la
kokrinto restas en la domo. En tenejo li
trovis kofron nekutime ŝlositan.  "Certe
en ĝin oni enŝlosis lin!" Tiel li pensis. Li 
vokis fidindan serviston kaj al li ordonis
iri al Gion kun la kofro kaj du portistoj
por oferi ĝin al la templo.  Kun donac-
letero li komisiis la kofron al la servisto. 
Ĉi tiu ordonis al la portistoj porti ĝin sur
la ŝultroj kaj ili ekiris.  La edzino kaj la
ĉambristinoj diris nenion, kvankam ili estis
tute konsternitaj.

    La servisto transportis la kofron al
la templo en Gion.  Bonzoj elvenis kaj
kredis, ke temas pri multevalora trezoro.
"Tion raportu al la Intendanto.  Ni ne
malfermu ĝin sen lia permeso."  Tial ili
al li sendis homon,  kiu baldaŭ revenis
kaj diris:  "Nenie li troviĝas!"      La
servisto, kiu alportis la kofron,  asertis:
"Mi ne povas eterne atendi.    Mi estu
atestanto. Tuj malfermu ĝin! Rapidu!" La
bonzoj interkonsiliĝis,  kaj tiam mallaŭta
kaj ĉagrenata voĉo el la  kofro  aŭdiĝis:
"Sufiĉe! Malfermu la sekretario anstataŭ
mi."  Tio surprizis la  bonzojn  kaj  la 
komisiitan senditon. Kvankam timigitaj, ili
ne povis lasi,  sed  devis  malfermi  la
kofron. La kapo de la intendanto aperis el
ĝi. Ĉiu bonzo gapis al li, sed havis nenion
diri kaj foriris senvorte. Forkuris ankaŭ la
komisiito de la donaco. Dume la intendanto
mem elkuris el la kofro kaj kaŝis sin.

  Ni supozas, ke la edzo nur hontigis la
kokrintan bonzon, ĉar li  timis,  ke  oni
multe klaĉus lin, se el la kofro li eltrenus
kaj bategus la bonzon.  Prudenta li estis.
Cetere Kaisyû estis sprita kaj eĉ en  la
kofro ordonis aplombe. 

  Tio famiĝis kaj oni laŭdis, ke la edzo
venĝis sin amuze.  Jen tiel oni rakontis
al ni.

*Gion: loko en la urbo Kioto, kie tiam
  estis budhisma  templo,  kiu  poste
  fariĝis la ŝintoisma templo Yasaka.
*Kaisû(〜1015):  frato de Sei Syônagon,
  utaisto kaj intendanto de  la  templo
  Gion.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次