今は昔の物語 第28巻 第11話 祇園の別当戒秀、誦経に行なはるる語 (ぎおんのべっとうかいしう、 じゆきやうにおこなはるること) 今昔、或る長 別当に戒秀 り。 守 ず顔にて過しける程に、守出でたりける 間に、戒秀入り替て入り居て、したり 顔に翔 に、怪く主 る気色見 有らめ」と思て、奥の方に入て見れば、 唐櫃 めて、此 と心得て、長 二人を召させて、「此の唐櫃、只今祇園 に持参 文 れば、侍、夫 然 は有れども、□ 而 たれば、僧共出来 財 せ。兼 当に案内を云はせに遣 く、「否 返り来ぬ。而る間、誦経の使の侍は、 「長 ![]() ば、不審 怱 が有るべきや」と云ひ繚 中に細く侘 所司開 も誦経の使の侍も、此れを聞きて奇異 く思ひ合へる事無限 て可有 ![]() 開けつ。見れば、別当、唐櫃より頭 指出 て皆立去 にけり。而る間、別当は、唐櫃より出 て走り隠 此れを思ふに、守、「戒秀を引出 踏蹴 と思ひける、糸 より極 の内にて此 世に此の事聞ゑて「可咲 とぞ讃 *祇園: 祇園感神院。今は八坂神社となり 京都市内にある。 *戒秀(〜1015): 清少納言の異母兄、歌人、 祇園感神院別当。 *□て物も: あきれの漢字表記(呆)を期し た欠字。 *目口□て: はだかりの漢字表記(開り)を 期した欠字。 *鏁=【金+巣の上が巛】(くさり、とざす) * ![]() 点】 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 11 el vol. 28 Kaisyû, bonzo de Gion, oferita al sia templo tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo Kaisyû, intendanto de bonzoj en Gion, pagata de Kortego, kokris spertan provincestron. La kokrita edzo suspektis tion, sed ŝajnigis sin nescia. Kiam li estis for, Kaisyû envenis anstataŭ li. Dum li ripozis kvazaŭ hejme, revenis la edzo. Ĉar la edzino kaj la ĉambristinoj ŝajnis maltrankvilaj, la edzo suspektis, ke la kokrinto restas en la domo. En tenejo li trovis kofron nekutime ŝlositan. "Certe en ĝin oni enŝlosis lin!" Tiel li pensis. Li vokis fidindan serviston kaj al li ordonis iri al Gion kun la kofro kaj du portistoj por oferi ĝin al la templo. Kun donac- letero li komisiis la kofron al la servisto. Ĉi tiu ordonis al la portistoj porti ĝin sur la ŝultroj kaj ili ekiris. La edzino kaj la ĉambristinoj diris nenion, kvankam ili estis tute konsternitaj. La servisto transportis la kofron al la templo en Gion. Bonzoj elvenis kaj kredis, ke temas pri multevalora trezoro. "Tion raportu al la Intendanto. Ni ne malfermu ĝin sen lia permeso." Tial ili al li sendis homon, kiu baldaŭ revenis kaj diris: "Nenie li troviĝas!" La servisto, kiu alportis la kofron, asertis: "Mi ne povas eterne atendi. Mi estu atestanto. Tuj malfermu ĝin! Rapidu!" La bonzoj interkonsiliĝis, kaj tiam mallaŭta kaj ĉagrenata voĉo el la kofro aŭdiĝis: "Sufiĉe! Malfermu la sekretario anstataŭ mi." Tio surprizis la bonzojn kaj la komisiitan senditon. Kvankam timigitaj, ili ne povis lasi, sed devis malfermi la kofron. La kapo de la intendanto aperis el ĝi. Ĉiu bonzo gapis al li, sed havis nenion diri kaj foriris senvorte. Forkuris ankaŭ la komisiito de la donaco. Dume la intendanto mem elkuris el la kofro kaj kaŝis sin. Ni supozas, ke la edzo nur hontigis la kokrintan bonzon, ĉar li timis, ke oni multe klaĉus lin, se el la kofro li eltrenus kaj bategus la bonzon. Prudenta li estis. Cetere Kaisyû estis sprita kaj eĉ en la kofro ordonis aplombe. Tio famiĝis kaj oni laŭdis, ke la edzo venĝis sin amuze. Jen tiel oni rakontis al ni. *Gion: loko en la urbo Kioto, kie tiam estis budhisma templo, kiu poste fariĝis la ŝintoisma templo Yasaka. *Kaisû(〜1015): frato de Sei Syônagon, utaisto kaj intendanto de la templo Gion. |