今は昔の物語 第28巻 第16話 阿蘇史、値盗人謀遁語 (あそのさくわん、ぬすびとにあひて、 はかりてのがるること) 今昔、阿蘇の□□と云ふ史 家は西ノ京に有ければ、公事 然 はら ![]() 然 此の史は、極 と也 *阿蘇: 九州の地名。阿蘇火山がある。 *東の中の御門=待賢門 の門のひとつ *大宮、二条: 大内裏の東側および南側 の外壁に接する大路 *美福門: 大内裏の南側の大門のひとつ *笏: 当時の役人が貴人に報告するとき に手に持った、細長い板 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 16 el vol. 28 Oficisto el Aso trompis rabistojn tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo vivis iu oficisto nomata xxx el Aso. Kvankam stature malalta, li estis plej brava. Li loĝis en Okcidenta Kioto. Foje pro la ofico li iris en la palacon. Nokte por reiri hejmen li veturis el la Orienta Meza Pordego kaj iris suden laŭ Strato Oomiya. En bovĉaro li malvestis sin. La kostumon li faldis kaj bonorde metis sub maton, sur kiu la oficisto sidis nur kun ĉapo kaj duonŝtrumpoj. Je Strato Nizyoo oni turnis la ĉaron okcidenten. Kiam la ĉaro pasis Pordegon Bihuku, de vojflanko aperis rabistoj. Ili kaptis la timonon kaj batis la boviston, kiu forkuris. Du, tri bagatelistoj sekvis la ĉaron. Sed ankaŭ ili malaperis. La rabistoj alvenis al la ĉaro kaj levis la ĵaluzion. Enrigardinte ili miris kaj demandis, kial li estas nuda. Kun etiketa tabuleto en ambaŭ manoj li respondis humile kvazaŭ al nobeloj. "Sur Strato Oomiya alvenis princoj kiel vi. Ili konfiskis mian veston." La rabistoj ridis kaj foriris. Tiam li laŭte vokis la boviston kaj la aliajn. Ili reaperis kaj ĉiuj kune iris hejmen. Pri la afero li rakontis al la edzino, kiu ridis kaj diris: Vi ja multe pli ruzas ol la rabistoj mem! Mirinde kuraĝa li estis. Neniu alia povus havi tian ideon nudigi sin kaj kaŝi kostumon por trompi rabistojn. Li estis sprita parolanto kaj tial li povis bontakte trompi la rabistojn. Jen tiel oni rakontis al ni. *Aso: regiono en Kyuusyuu kun la vulkano Aso. *La Orienta Meza Pordego = Pordego Taiken, unu el la orientaj pordegoj de la Palaca Tereno. *Oomiya kaj Nizyoo: la stratoj laŭ orienta kaj suda muro de la Palaca Tereno. *Pordego Bihuku: unu el la sudaj pordegoj de la Palaca Tereno. *etiketa tabuleto: Tiama oficisto portis lignan tabuleton, kiam li ion raportas al nobelo. |