今は昔の物語集目次

今昔物語集 第28巻 第16話 エスぺラント対訳
『池尾禅珍内供鼻語』


今は昔の物語 第28巻 第20話
池尾禅珍内供鼻語
(いけのをのぜんちんないくの、
                        はなのこと)

  今昔、池の尾と云ふ所に、禅智内供と
云ふ僧住き。身浄くて、真言など吉く習
て、懃に行法を修して有ければ、池の尾
の堂・塔・僧坊など露荒たる所無く、常
灯・仏聖なども不絶ずして、折節の僧共、
寺の講説など滋く行はせければ、寺の内
に僧坊隙ま無く住賑はひけり。湯屋には、
寺の僧共、湯不涌さぬ日無くして、浴喤
ければ賑はヽしく見ゆ。此く栄ゆる寺な
れば、其の辺に住む小家共員数出来て、
郷も賑はひけり。


  然て、此の内供は、鼻の長かりける、
五六寸計也ければ、頷よりも下てなむ見
ゑけり。色は赤く紫色にして、大柑子の
皮の様にして、つぶ立てぞたりける。
其れが極く痒かりける事無限し。

  然れば、提に湯を熱く涌して、折敷を
其の鼻通る計に窟て、火の気に面の熱く
炮らるれば、其の折敷の穴に鼻を指し通
して、其の提に指入れてぞ茹る。吉く茹
て引出たれば、色は黒く紫色に成たるを、
喬様に臥して、鼻の下に物をかひて、人
を以て踏すれば、つぶ立たる穴毎に煙の
様なる物出づ。其れを責て踏めば、白き
小虫の穴毎に指出たるを、鑷子を以て抜
けば、四分計の白き虫を穴毎よりぞ抜出
しける。其の跡は穴にて開てなむ見ゑけ
る。其れを亦同じ湯に指入れてさらめき、
湯に初の如く茹れば、鼻糸小さく萎み&T219744;
て、例の人小き鼻に成ぬ。亦二三日に成
ぬれば、痒りて延て、本の如くに腫て
大きに成ぬ。如此くにしつヽ、腫たる日
員は多くぞ有ける。


  然れば、物食ひ、粥など食ふ時には、
弟子の法師を以て平なる板の一尺計なる
が広一寸計なるを、鼻の下に指入れて、
向ひ居て上様に持上させて、物食畢まで
居て、食ひ畢つれば打下して去ぬ。其れ
に、異人を以て持上さする時には、悪く
持上ければ、六借て物も不食ず成ぬ。然
れば、此の法師をなむ定めて持上させけ
る。

  其れに、其法師心地悪くして不出来け
る時に、内供朝粥食けるに、鼻持上る人
の無かりければ、「何がせむと為る」な
ど繚ふ程に、童の有けるが、「己はしも、
吉く持上奉てむかし。更によも其の小院
に不劣じ」と云けるを、異弟子の法師の
聞て、「此の童は然なむ申す」と云け
るは、此の童、中童子の見目も穢気無く
て、上にも召上て仕ける者にて、「然は、
其の童召せ。然云はヾ、此れ持上させむ」
と云ければ、童召将来ぬ。

  童、鼻持上の木を取て、直しく向て、
吉き程に高く持上て粥を飲すれば、内供、
「此の童は極き上手にこそ有けれ。例の
法師には増たりけり」と云て、粥を飲る
程に、童、顔を喬様に向て鼻を高く簸る。
其の時に、童の手篩て、鼻持上の木動ぬ
れば、鼻□て粥の鋺にふたと打入れつれ
ば、粥□て、内供の顔にも童の顔にも多
く懸ぬ。

  内供大きに嗔て、紙を取て頭・面に懸
たる粥を巾つ、「己は、極かりける心無
しの乞匃かな。我れに非して止事無き人
の御鼻をも持上むには、此やせむと為る。
不覚の白者かな。立ね、己」と云て追立
ければ、童立て隠れに行て、「世に、人
の此る鼻つき有る人の御ばこそ、外にて
は鼻も持上め。嗚呼の事被仰る、御房か
な」と云ければ、弟子共此れを聞て、外
に逃去てぞ咲ける。

  此れを思ふに、実に何かなりける鼻に
か有けむ。糸奇異かりける鼻也。

  童の糸可咲く云たる事をぞ、聞く人讃
ける、となむ語り伝へたると也。

*芥川龍之介「鼻」はこの作品に
  取材。
*表題(禅珍)と本文(禅智)で内供の名が
  相違している。
*内供=高徳の十人を選んで任じた僧職。
  宮中で講師や宿直を勤めた。
*真言=mantro
*尺=約30cm *寸=約3cm *分=約3mm
*喤=【口+皇】
*=GT29389【暴+皮】
*匃=補助漢字19区92点【曷-日】
*=JIS第3_1面2区22点【二の字点;
  ゆすり点】
*鼻□て、粥□て: □は欠字。それぞれ、
  「はずれ」、「ほとばしり」の正しい
  漢字を入れるために場所を空けたと
  推定されている。
Antaŭ longa tempo n–ro 20 el vol. 28
Pri la Nazo de
  Zentin Naigu en Ikenoo
          tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo en Ikenoo vivis
bonzo nomata Zenti Naigu.  Pia li bone
lernis mantron k.a. Ĉar li fervore studis
esoterajn kultojn, la preĝejo, stupaoj kaj
hospicoj en Ikenoo estis en bona ordo.
Neniam mankis lumo nek oferaĵo antaŭ
altaro.   Li periode provizis al bonzoj
kaj ofte okazigis klerigajn kunvenojn. En
la tereno staris hospicoj sen interspaco.
Ĉiun tagon la bonzoj pretigis banon kaj
en akvo multaj bruadis.   Ankaŭ ĉirkaŭe
multaj ekloĝis kaj prosperis la urbo.

   Naigu havis nazon longan je kvin aŭ
ses sunnoj.  Ĝi atingis sub la makzelon.
La nazo estis ruĝe purpura kaj miliforme
ŝvelinta kiel granda oranĝo. Ĝi ekstreme
jukis al li.

   Por kuraci la nazon oni boligis akvon
en metala kruĉo.  Oni faris truon meze
de pleto, en kiun la nazo estis enmetita
por ke la vizaĝo ne brulvundiĝu.  Poste
oni boligis la nazon en la kruĉo.   Bone
boligita nazo estis nigre purpura.  Naigu
kuŝis sur sia flanko.     Sur tabulo oni
tretis la nazon.   De la truoj miliformaj
elvenas io simila al fumo.  Pli forte oni
tretis kaj tiam  de  la  truoj  montriĝis
blankaj vermoj kun grandeco  de  kvar
buoj, kiujn oni eltiris per pinĉilo. Sur la
nazo restis nur kavaj truoj. Denove oni
boligis la  nazon  kaj  ĝi  ŝrumpis  ĝis
ordinara grandeco.  Post du, tri tagoj la
nazo tamen juke reŝvelis kaj regrandiĝis
kiel antaŭe.   Tial lia nazo estis granda
en plimulte da tagoj.

   Kiam Naigu manĝis kaĉon  aŭ   ion,
unu el liaj disĉiploj sidis kontraŭ li  kaj
alte  subtenis  la  nazon  per  tabuleto
ŝakuon longa kaj sunnon larĝa.     Post
manĝo li foriris kun la tabuleto.   Aliaj
disĉiploj  ne  plaĉis  al   Naigu   kiel
nazosubtenanto.   Kun  ili  li  ne  volis
manĝi.    Tial tiun disĉiplon li nomumis
kiel kutima nazosubtenanto.

   Foje la disĉiplo fariĝis malsana kaj ne
venis por servi. Mankis la nazosubtenanto,
kiam Naigu volos manĝi matenan kaĉon. 
Li cerbumis, kiel manĝi. Tiam iu servanta
knabo fanfaronis:  "Ankaŭ mi povus bone
subteni la nazon.   Certe mi ne cedus al
tia bonzaĉo."  Alia disĉiplo aŭdis tion kaj
informis, kion diris la eta kaj bela knabo,
kiu servis ankaŭ en ĉambroj.      Naigu
ordonis:   Do, la knabo venu kaj subtenu 
lian nazon.   Tial la knabo venis al li.

   Kun la tabulo li sidis kontraŭ Naigu
kaj alte subtenis la nazon dum manĝado.
"Tre lerta estas la knabo." diris Naigu
"Li superas la disĉiplon!" Dum li manĝis
kaĉon, la knabo turnis la kapon flanken
kaj forte ternis.   Tremis lia mano kaj
sekve la tabulo subtenanta la nazon, kiu
falis en la bovlon de kaĉo. Kaĉo dissaltis
al Naigu kaj la knabo sur la vizaĝojn.

  Furioze koleris Naigu.  Kun papero li
viŝis la kapon kaj viziĝon hurlante: Kiel
senatenta vi estas!  Ĉu vi farus samon,
kiam vi subtenus nazon de noblulo?
Sentaŭgulo!   Jam foriru!"   Forpelite la
knabo kaŝis sin en angulon kaj diris. "Se
tian nazon havus ankaŭ iu alia,  por  kiu
mi eble subtenus la nazon!  Kiel absurde
li parolis!"   Kiam la disĉiploj aŭdis tion,
ili forkuris eksteren kaj senĝene ridegis.

   Mi volus vidi lian nazon.   Ĝi devis
esti la plej stranga!

   La knabon aprobis tiuj, kiuj aŭdis la
spritan diraĵon. Jen tiel oni rakontis al ni.

*Tiu ĉi rakonto estas la fonto de Hana
  (La Nazo)
far Akutagawa Ryûnosuke.
*Zentin aŭ Zenti?: Malsamas la nomoj
  de la heroo en la titolo kaj la teksto.
*Naigu: titolo de dek plej altrangaj bonzoj,
  kiuj predikis kaj noktdeĵoris en palaco.
*mantro: sankta frazo en esotera kulto.
*sunno: japana mezurunuo de longo,
  ĉirkaŭ 3 centimetroj.
*ŝakuo: dek sunnoj.
*buo: dekono da sunno.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次