今は昔の物語 第28巻 第20話 池尾禅珍内供鼻語 (いけのをのぜんちんないくの、 はなのこと) 今昔、池の尾と云ふ所に、禅智内供 然 ![]() 然れば、提 ![]() 然れば、物食ひ、粥など食ふ時には、 弟子の法師を以て平なる板の一尺計なる が広 其れに、其法師心地悪 ![]() 童、鼻持上 内供大きに嗔 此れを思ふに、実 童の糸可咲 *芥川龍之介「鼻」はこの作品に 取材。 *表題(禅珍)と本文(禅智)で内供の名が 相違している。 *内供=高徳の十人を選んで任じた僧職。 宮中で講師や宿直を勤めた。 *真言=mantro *尺=約30cm *寸=約3cm *分=約3mm *喤=【口+皇】 * ![]() *匃=補助漢字19区92点【曷-日】 * ![]() ゆすり点】 *鼻□て、粥□て: □は欠字。それぞれ、 「はずれ」、「ほとばしり」の正しい 漢字を入れるために場所を空けたと 推定されている。 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 20 el vol. 28 Pri la Nazo de Zentin Naigu en Ikenoo tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo en Ikenoo vivis bonzo nomata Zenti Naigu. Pia li bone lernis mantron k.a. Ĉar li fervore studis esoterajn kultojn, la preĝejo, stupaoj kaj hospicoj en Ikenoo estis en bona ordo. Neniam mankis lumo nek oferaĵo antaŭ altaro. Li periode provizis al bonzoj kaj ofte okazigis klerigajn kunvenojn. En la tereno staris hospicoj sen interspaco. Ĉiun tagon la bonzoj pretigis banon kaj en akvo multaj bruadis. Ankaŭ ĉirkaŭe multaj ekloĝis kaj prosperis la urbo. Naigu havis nazon longan je kvin aŭ ses sunnoj. Ĝi atingis sub la makzelon. La nazo estis ruĝe purpura kaj miliforme ŝvelinta kiel granda oranĝo. Ĝi ekstreme jukis al li. Por kuraci la nazon oni boligis akvon en metala kruĉo. Oni faris truon meze de pleto, en kiun la nazo estis enmetita por ke la vizaĝo ne brulvundiĝu. Poste oni boligis la nazon en la kruĉo. Bone boligita nazo estis nigre purpura. Naigu kuŝis sur sia flanko. Sur tabulo oni tretis la nazon. De la truoj miliformaj elvenas io simila al fumo. Pli forte oni tretis kaj tiam de la truoj montriĝis blankaj vermoj kun grandeco de kvar buoj, kiujn oni eltiris per pinĉilo. Sur la nazo restis nur kavaj truoj. Denove oni boligis la nazon kaj ĝi ŝrumpis ĝis ordinara grandeco. Post du, tri tagoj la nazo tamen juke reŝvelis kaj regrandiĝis kiel antaŭe. Tial lia nazo estis granda en plimulte da tagoj. Kiam Naigu manĝis kaĉon aŭ ion, unu el liaj disĉiploj sidis kontraŭ li kaj alte subtenis la nazon per tabuleto ŝakuon longa kaj sunnon larĝa. Post manĝo li foriris kun la tabuleto. Aliaj disĉiploj ne plaĉis al Naigu kiel nazosubtenanto. Kun ili li ne volis manĝi. Tial tiun disĉiplon li nomumis kiel kutima nazosubtenanto. Foje la disĉiplo fariĝis malsana kaj ne venis por servi. Mankis la nazosubtenanto, kiam Naigu volos manĝi matenan kaĉon. Li cerbumis, kiel manĝi. Tiam iu servanta knabo fanfaronis: "Ankaŭ mi povus bone subteni la nazon. Certe mi ne cedus al tia bonzaĉo." Alia disĉiplo aŭdis tion kaj informis, kion diris la eta kaj bela knabo, kiu servis ankaŭ en ĉambroj. Naigu ordonis: Do, la knabo venu kaj subtenu lian nazon. Tial la knabo venis al li. Kun la tabulo li sidis kontraŭ Naigu kaj alte subtenis la nazon dum manĝado. "Tre lerta estas la knabo." diris Naigu "Li superas la disĉiplon!" Dum li manĝis kaĉon, la knabo turnis la kapon flanken kaj forte ternis. Tremis lia mano kaj sekve la tabulo subtenanta la nazon, kiu falis en la bovlon de kaĉo. Kaĉo dissaltis al Naigu kaj la knabo sur la vizaĝojn. Furioze koleris Naigu. Kun papero li viŝis la kapon kaj viziĝon hurlante: Kiel senatenta vi estas! Ĉu vi farus samon, kiam vi subtenus nazon de noblulo? Sentaŭgulo! Jam foriru!" Forpelite la knabo kaŝis sin en angulon kaj diris. "Se tian nazon havus ankaŭ iu alia, por kiu mi eble subtenus la nazon! Kiel absurde li parolis!" Kiam la disĉiploj aŭdis tion, ili forkuris eksteren kaj senĝene ridegis. Mi volus vidi lian nazon. Ĝi devis esti la plej stranga! La knabon aprobis tiuj, kiuj aŭdis la spritan diraĵon. Jen tiel oni rakontis al ni. *Tiu ĉi rakonto estas la fonto de Hana (La Nazo) far Akutagawa Ryûnosuke. *Zentin aŭ Zenti?: Malsamas la nomoj de la heroo en la titolo kaj la teksto. *Naigu: titolo de dek plej altrangaj bonzoj, kiuj predikis kaj noktdeĵoris en palaco. *mantro: sankta frazo en esotera kulto. *sunno: japana mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3 centimetroj. *ŝakuo: dek sunnoj. *buo: dekono da sunno. |