今は昔の物語 第28巻 第24話 穀断聖人、持米被咲語 (こくたちのしやうにん、 よねをもちてわらはるること) 今昔、文徳 と云ふ所に聖人有けり。穀を断 経 して神泉 無限り れば、木の葉を以て食 而間 数 と云て、彼の聖人の居たる所に行ぬ。聖 人の極 人共、礼拝して問て云 て何年 給ふ」と。聖人の云く、「年既に七十に 罷成ぬるに、若 余年には罷り成ぬ」と云ふ。聞て一人の 殿上人忍 様にか有らむ。例の人のには不似 去来、行て見む」と云合せて、二三人計 厠に行て見れば、米を多く痢置 此れを見て、「穀断は争 きぞ」と怪 行たれば、聖人、白地 居たる畳を引返して見れば、板敷に穴有 り。下に土を少し堀たり。「怪し」と思 て吉 たり。殿上人共此を見て、「然ればよ」 と思て、畳を本 返ぬ。其の時に、殿上人共頰咲 屎 ![]() 恥て逃て去けり。其の後、行けむ方を人 不知 早 を隠して持 て、天皇も帰依せさせ給ひ、人も貴 る也けり、となむ語り伝へたると也。 *みかど: 日本国王の古代における呼称。 近代の天皇(てんのう)。 *文徳天皇: 827〜858。在位850〜858。 *神泉苑: 大内裏 が行なわれた。 * ![]() *喤=【口+皇】 *頰 =【頬(ほほ)の本字】 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 24 el vol. 28 Gren-abstina sanktulo mokita pro rizo tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo sub la regado de la Mikado Montoku vivis sanktulo en la Monto Hataki. Delonge li abstinis je greno. Eksciinte tion la mikado venigis kaj metis lin en Sinsen kaj senlime adoris la sanktulon, kiu jam de longe ne manĝis grenon, sed nur arbofoliojn. Junaj korteganoj sentimaj kaj petol- emaj diris al si. "Hej, ni iru kaj vidu la sanktulon grenabstinan!" Ili multope vizitis kaj trovis lin sidanta noble. Ili demandis post riverencoj. "Kiom longe vi abstinas je greno kaj kiom da jaroj vi havas?" La sanktulo respondis. "Sepdek jarojn mi havas. Ĉar de la juneco mi ne prenas grenon, mi abstinas jam pli ol kvindek jarojn." Unu el la korteganoj flustris al la aliaj. "Kia estus fekaĵo de la abstinanto? Tute alia ol nia, ĉu ne? Ni iru kaj vidu!" Du, tri el ili kune ŝteliris al la necesejo, kie troviĝis fekaĵo kun rizgrajnoj. Ili vidis tion kaj demandis sin. "Kiel rizon povus feki la nemanĝanto de greno?" Ili revenis al lia sidejo. Portempe forestis la sanktulo. Ili forigis lian kusenon kaj en plankotabulo trovis truon. Sub la planko estis kavo en la grundo. Tie ili trovis sakon da rizo pistita. Ĝuste kiel ili suspektis! Kaj la kusenon remetis la korteganoj. Kiam la sanktulo revenis, ili ridetis kaj laŭte insultis lin. "Rizofeka Sanktulo, Rizofeka Sanktulo!" Ili ĉiuj ridegis kaj forkuris la sanktulo hontigita. Poste neniu plu vidis lin. Fakte li kaŝis rizon kaj ŝajnigis sin abstinanta je greno por ke oni adoru lin. Li trompis la mikadon kaj la popolon, kiuj adoris lin. Jen tiel oni rakontis al ni. *mikado: hereda reĝo en la antikva Japanio, nuntempa tennoo. *Montoku: 827〜858. Regis 850〜 858. *Sinsen: Ĝardeno en la Kortega Tereno. Tie oni foje preĝis por pluvo. |