今は昔の物語集目次

今昔物語集 第28巻 第28話 エスぺラント対訳
『尼共、入山食茸舞語』


今は昔の物語 第28巻第28話

尼共、入山食茸舞語

 (あまども、やまにいり、
        たけをくひてまふこと)
Antaŭ longa tempo n–ro 28 el vol. 28

Bonzinoj manĝis fungojn
        kaj dancis sur monto


          tradukis: SIMATANI Takesi

  今は昔、京に有りける木伐人(きこりびと)どもあまた、北山(きたやま)に行きたりけるに、道を踏み違へて、何方(いずかた)へ行くべしとも思(おぼ)ゑざりければ、四五人ばかり山の中に居て歎きけるほどに、山奥の方より人のあまた来ければ、怪しく、「何者の来たるにか有らむ」と思ひける程に、尼君(あまぎみ)どもの四五人ばかり、いみじく舞ひかなでて出で来たりければ、木伐人ども此れを見て、恐(お)ぢ怖れて、「此の尼どもの、かく舞ひかなでて来たるは、定めてよも人にはあらじ。天狗にや有らむ、また鬼神にや有らむ」など思ひて見居たるに、此の舞ふ尼ども、此の木伐人どもを見付けて、また寄りに寄り来れば、木伐人ども、いみじく怖ろしとは思ひながら、尼どもの寄り来たるに、「此はいかなる尼君達の、かくは舞ひかなでて深き山の奥よりは出で給ひたるぞ」と問ひければ、尼どもの云く、「己等がかく舞ひかなでて来たるをば、そこ達定めて恐し思ふらむ。但し、我等はそこそこに有る尼ども也。花をつみて仏に奉らむと思ひて、ともなひて入りたりつるが、道を踏み違(たが)へて、出づべき様も思えで有つる程に、茸(たけ)の有りつるを見付けて、物の欲きまヽに、『此れを取りて食(く)ひたらむ、酔ひやせむずらむ』とは思ひながら、『餓ゑて死なむよりは、いざ、此れ取りて食はむ』と思ひて、それを取りて焼きて食ひつるに、いみじくうまかりつれば、『賢き事也』と思ひて食ひつるより、ただかく心ならず舞はるる也。心にも『いと怪しき事かな』とは思へども、いと怪くなむ」と云ふに、木伐人ども、此れを聞きて、あさましく思ふ事限り無し。
   Antaŭ longa tempo multaj arbo–hakistoj de Kioto eniris en la monton Kitayama.  Ili perdis la vojon kaj ne sciis, kien ili iru. Kiam tiuj kvar aŭ kvin hakistoj sidis kaj lamentis, desupre de la monto alvenis multaj. Ili miris, "Kiuj venis?" Antaŭ ilin mirantajn aperis kvar aŭ kvin bonzinoj absorbitaj en dancado. La hakistoj timis, ke tiuj bonzinoj ne estas homoj, sed tenguoj aŭ demonoj.  Dum ili observis, ankaŭ la dancantaj bonzinoj trovis ilin kaj alvenis kaj alvenis al ili. Kvankam kun timo la hakistoj kuraĝis alparoli al la bonzinoj antaŭ ili:  "Kial vi, estimataj bonzinoj, tiel dancadas kaj elvenis el alta monto?" La bonzinoj respondis. "Vi certe timas, ke ni tiel dancadas. Ni fakte estas bonzinoj de tiu kaj tiu certa templo. Por floroj antaŭ budho ni kune eniris en la monton.  Ni tamen perdis la vojon kaj ne sciis kien iri. En malsato ni trovis fungojn. Kvankam ni timis, ke la fungoj estas venenaj, ni decidis, ke ni kolektu kaj manĝu ilin, ĉar alie ni mortos pro malsato.  Ni prenis, rostis kaj manĝis la fungojn. Trovinte ĝin tre bongustaj, ĝoje ni manĝis ĝissate.  Post manĝo ni ek–dancis kontraŭvole. Kvankam ni konscias tion stranga, ni ne povas ne danci." La hakistoj aŭdis tion kaj multe miris.

  さて、木伐人どもも、いみじく物の欲かりければ、尼どもの食ひ残して取りて多く持ちけるその茸を、「死なむよりは、いざ、此の茸乞ひて食はむ」と思ひて、乞ひて食ひける後よりまた、木伐人どもも、心ならず舞はれけり。しかれば、尼どもも木伐人どもも、互に舞ひつヽなむわらひける。さて、暫く有りければ、酔ひのさめたるが如くして、道もおぼえでおのおの返りにけり。それより後、此の茸をば舞茸と云ふ也けり。
   Ankaŭ la hakistoj estis tute malsataj kaj ĉe la bonzinoj restis multe da fungoj ne manĝitaj.  "Por ne morti ni elpetu kaj manĝu la fungojn!" Tiel pensante la hakistoj ricevis kaj manĝis la fungojn. Post manĝo ankaŭ la hakistoj ekdancis kontraŭ–vole.  La bonzinoj kaj hakistoj kune dancis kaj ridis sen kialo. Baldaŭ ili estis ree sobraj kaj reiris al siaj hejmoj, kvankam ili ne sciis la vojon. De tiam oni nomis la fungon maitake (dancofungo).

  此れを思ふに、極めて怪しき事也。このごろもその舞茸有れども、此れを食ふ人、必ず舞はず。此れ極めていぶかしき事也となむ語り伝へたると也。
   Tiu rakonto estas tute dubinda.  Ankaŭ nun ni vidas maitake,    kiun manĝinte neniu tamen dancas.   Tute nekomprenebla estas la afero. Jen tiel oni rakontis al ni.


*【二の字点;ゆすり点】JIS第3_1面2区22点
*擿【手偏に2点の適】@ff; (てき、
  あばく) JIS第4_2面13区57点;
*舞茸: サルノコシカケ科の食用キノコ。
  その名は、形が踊る姿ににているから
  とも、発見した人が、嬉しさのあまり
  舞い踊るから、ともいう。
*Kitayama : la montoj, kiuj staras norde
   de Kioto, tiama metropolo de Japanio.
*tenguo: japana longnaza demono, kiu
   vivas en montaro kaj povas flugi.
*maitake : japana nomo de grifolo
  (Grifola Frondosa), bongusta fungo el
  la familio de poliporacoj. Oni diras, ke
  la nomo devenas de tio, ke la formo
  similas al dancantaj homoj, aŭ de tio,
  ke trovinto dancis pro ĝojo.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次