今は昔の物語 第29巻第3話 人に知られぬ女盗人の語 (ひとにしられぬをむなぬすびとのこと) A: をむな、をとこをまねきたること |
Antaŭ longa tempo n–ro 3 el vol. 29 Rabistino nekonata tradukis: SIMATANI Takesi parto A: Virino delogis viron. |
今昔、何 |
Antaŭ longa tempo en iu epoko vivis viro el samuraja klaso. Kvankam ni ne scias la nomon, li estis ĉirkaŭ tridekjara altkreskulo kun ruĝeta barbo. |
夕暮方に、□と□との辺 |
En iu vespero, kiam li trapasis ĉe □ kaj □, oni ŝmacvoĉis kaj invitis lin per mano el fenestro. Li aliris kaj demandis. "Ĉu vi vokis min?" Jen virina voĉo: "Mi havas ion poroli kun vi. Kvankam ŝajne ŝlosita, la pordo estas puŝe malfermebla. Volu puŝi kaj enveni." "Stranga afero!" Kun miro la viro tamen puŝe trairis la pordon. La virino mem akceptis lin kaj diris. "Volu ŝlosi la pordon." Li ŝlosis kaj iris al ŝi, kiu invitis lin. "Envunu!" En la ĉambro ŝi invitis lin en bambuan kurtenon. Jen tre bela ĉambro kaj virino ĉirkaŭ dudek–jara, bela kaj ĉarma. Ŝi sidis tie sola kaj intime ridis. La viro aliris al ŝi. Li ne povus rifuzi la tenton kaj fine ili kuŝis kune. |
其の家に、亦人一人無ければ、「此 |
En la domo estis neniu krom ili. Kia loko, li demandis sin, estas ĉi tie. Sed, ĉar li jam konis kaj ekamis ŝin, li kuŝis kun ŝi tutan tagon. Kiam noktiĝis, oni frapis la pordon. Ĉar mankis servisto, li iris kaj malfermis la pordon. Envenis du viroj kaj virino, kiuj ŝajnas samurajoj kaj ĉambelanino. Ilin sekvis trivialulino. Ili fermis la fenestron kaj lumigis ĉambron. Al la virino kaj al la viro ili servis tre bonan manĝaĵon en arĝentaj tasoj. La viro miris. "Post kiam mi ŝlosis la pordon, kun neniu alia ŝi parolis. Kial ankaŭ por mi oni alportis manĝaĵon? Ĉu ŝi havas alian amanton?" Li tamen estis malsata kaj manĝis multe. Antaŭ li la virino manĝis senĝene, tio ja decis al ili jam intimaj. Kiam ili elmanĝis, la ĉambelanino reordigis la ĉambron kaj foriris la servistoj. La viro ŝlosis la pordon kaj ili ekkuŝis. |
夜明て後、亦門を叩 |
Kiam tagiĝis, oni frapis kaj la viro iris malfermi. Envenis ne la servistoj de la lasta vespero, sed aliaj. Ili malfermis la fenestron kaj purigis la ĉambron. Baldaŭ oni alportis kaĉon kaj kuiritan rizon. Al tio sekvis ankaŭ tagmanĝo. Post formanĝo foriris la servistoj. |
此様 |
Tiel forpasis du, tri tagoj. La virino demandis lin. "Ĉu vi volas viziti iun?" Respondis la viro. "Mi devus viziteti konaton kaj iomete paroli kun li." Ŝi diris. "Do, vizitu plej baldaŭ." Post iom da tempo alvenis bona ĉevalo kun selo ordinara, du, tri bagatelistoj en sujkano kaj servisto. Oni elprenis belan veston el endoma tenejo. La viro surmetis ĝin kaj rajdante sur ĉevalo ekiris kun la servistoj, kiujn li tuj trovis tre utilaj. Kiam li reiris hejmen, kaj la ĉevalo kaj la servistoj tuj foriris, kvankam la virino diris nenion. Kvankam kun neniu ŝi parolis pri manĝaĵo, baldaŭ de iu nekonata loko oni alportis manĝon por ili du kaj servis al ambaŭ. |
*不被知人女盗人語 *この作品等に取材して、芥川龍之介は、 小説「偸盗 *侍: さぶらひ。貴人の側にさぶらう者。 一般庶民とは区別される。 *半蔀: はじとみ。板戸の上半分が、はね 上げて開閉できるもの。 *鼠鳴: ねずなき。人の注意を引くために 舌を鳴らすこと。 *女房: にょうぼう。貴族の家に仕える 女。一般庶民とは区別される。 *雑色: ぞうしき。 *舎人: とねり。主人が馬に乗るとき、 舎人が徒歩で伴走した。 * ![]() |
*Surbaze de tiu ĉi rakonto, Akutagawa Ryu^nosuke, japana verkisto, verkis la faman novelon "Tyûtô" (Rabistoj). *samurajo: gardisto, kiu servas ĉe nobelo kaj distingita de popolanoj. *fenestro: supra duono de pordo estas klapo malfermebla kiel fenesto. *ŝmacvoĉi: per lango grinci kiel muso por altiri atenton. *ĉambelanino: viriro servanta en domo de nobelo kaj distingita de popolanino. *bagatelisto: servisto senranga. *servisto: Kiam oni rajdas ĉevalon, lin akompanas piediranta servisto. |