今は昔の物語 第29巻第3話 人に知られぬ女盗人の語 (人に知られぬをむなぬすびとのこと) B: をむな、をとこをうちたること |
Antaŭ longa tempo n–ro 3 el vol. 29 Rabistino nekonata tradukis: SIMATANI Takesi parto B: La virino batis la viron. |
此様に為![]() 男に問ければ、男、「気しくは非ず」と答へければ、女、「然 |
Tiel ili vivis kun neniu manko. Post du dekoj da tagoj la virino diris al la viro. "Kvankam ŝajne nur hazarde ni renkontis, vi restas ĉe mi pro destino. Tial vi nepre ne rifuzos miajn vortojn, eĉse vi mortos, ĉu?" Li respondis. "Nun mia vivo estas en via mano." Ŝi ĝojis kaj post manĝo dumtage, kiam ili estis solaj, ŝi kondukis lin al dorsa domo. Per ŝnuroj ligitaj al la haroj ŝi katenis lin al pendumilo, nudigis lin je la dorso kaj kurbe ligis la piedojn. Ŝi mem surmetis virajn eboŝion, sujkanon kaj hakamon, nudigis al si la ŝultron kaj severe draŝis lin je la dorso okdek fojojn. Post tio ŝi demandis. "Kiel vi fartas?" Li respondis. "Ne malbone." Tiam ŝi diris. "Kiel mi atendis!" Ŝi donis al li trinki solvitan argilon de forno. Poste ŝi donis vinagron kaj kuŝigis lin balainte polvojn. Post du horoj ŝi levis lin. Li revigliĝis kaj oni alportis manĝaĵojn pli bonajn ol kutimaj. |
吉![]() |
Ŝi orde flegis lin kaj post tri tagoj la vundoj cikatriĝis. Tiam denove ŝi kondukis la viron al la loko, fiksis lin al la pendumilo kaj batis sur la vundojn. Sango ŝprucis kaj haŭto diskrevis. Post okdek draŝoj ŝi demandis. "Ĉu vi povas elteni?" Li respondis tute trankvile. "Jes, mi povas." Ĉifoje ŝi laŭdis lin pli multe ol antaŭe kaj bone flegis lin. Post kvar aŭ kvin tagoj ŝi same batis lin kaj li same respondis: "Jes, mi povas." Tiam ŝi renversis lin kaj batis la ventron. Tiam li respondis: "Ne grave." Ŝi admiris lin plej multe. Post kelkaj tagoj de flegado, kiam liaj vundoj cikatriĝis, vespere ŝi elprenis sujkanon kaj hakamon kaj vestis lin per ili. Ŝi donis al li ankaŭ bonajn pafarkon, sagujon, gamaŝojn kaj pajlsandalojn. |
然![]() ![]() |
Tiam ŝi instrukciis al li: "Iru al la Pordego Tadenaka kaj softe pinĉu ŝnuron de arko kaj oni pinĉos al vi. Fajfu kaj li fajfos al vi. Tiam iru al li kaj li demandos: Kiu vi estas? Respondu nur: Mi venis. Vi devos iri kaj stari tie, kien oni kondukos vin. Gardu la lokon, ke neniu elvenu el domo kaj ĝenu nin. Poste oni iros al piedo de la monto Hunaoka kaj tie dividos la rabaĵon. Vi tamen nepre ne prenu tion, kion oni donos al vi." Tiel ŝi bone inicis kaj elsendis lin. |
男、教へけるまヽに行たりければ、云ける様に呼び寄せてけり。見ければ、只同様![]() ![]() |
La viro iris kaj faris, kiel la virino instrukciis. Kiel ŝi diris, oni kondukis lin tien, kie staris du dekoj da homoj similaj al li. Distance al ili staris blanka kaj malalta persono, kiun, ŝajnis al li, estimas ĉiu alia. Krom ili ĉeestis du, tri dekoj da trivialuloj. Oni instruciis al ili kaj ĉiuj kune iris en Kioton por enpenetri en iun domegon. Oni ordonis al du dekoj da homoj stari po du, tri kaj bari la pordegojn de la domoj, kiuj eble estus ĝenaj. La aliaj eniris en la celatan domon. Por provi la viron oni aldonis lin al la gardantoj antaŭ plej ĝena domo. El la domo oni volis elveni kaj pafis al ili, kiujn la viro bone defendis kaj pafmortigis. Li ankaŭ bone observis, kiel la aliaj batalas. Kiam ĉion oni elrabis, ili ĉiuj kune iris al piedo de la monto Hunaoka kaj dividis la rabaĵon. Tiam la viro diris, "Mi volas nenion, ĉar mi venis por lerni la aferon." La ĉefo distance staranta ŝajnis kontenta, ke li prenis nenion. Post divido ĉiuj disiris. |
此の男は、此の家に返り来たりければ湯涌![]() |
Kiam li reiris hejmen, estis preta bano kaj manĝo, post kiuj la viro kaj la virino kune kuŝis. La viro jam elkore amis la virinon kaj eĉ tiun okupon li ne evitis. Sep aŭ ok fojojn li partoprenis en tiaj aferoj. Iujn fojojn kun glavo li mem enpenetris en celatan domon, en aliaj fojoj kun pafarko li gardostaris ekstere. Ĉiun fojon li estis prudenta kaj sukcese daŭrigis tian vivon. En iu tago la virino al li enmanigis ŝlosilon kaj ordonis. "Kun ĝi iru al norde de Rokkaku kaj □e de □, kie vi trovos tenejojn. Malfermu tiun kaj tiun tenejon, orde enpakigu valoraĵojn. Tie troviĝas multaj portistoj kun ĉaroj. Voku ilin kaj venigu al mi la pakaĵojn. La viro sendita iris kaj malfermis la tenejon. Tie li trovis ĉion, kion li volas havigi al si. Kvankam mirante, li transportigis kiel ŝi diris. Hejme li uzis el ili laŭ sia plaĉo. Tiel ili vivis unu, du jaroj. |
*幡物: はたもの。磔 *烏帽子 *竈 * ![]() * ![]() |
*pendumilo: Sur ĝi oni ekuzekutas aŭ torturas krimulon. *eboŝio, sujkano kaj hakamo: Viraj ĉapo, jako kaj pantalono en japana mezepoko. *argilo de forno: Ĝian solvaĵon oni trinkas kiel hemostazilon. |