今は昔の物語 第29巻第3話 人に知られぬ女盗人の語 (人に知られぬをむなぬすびとのこと) C: をむな、をとこをさりたること |
Antaŭ longa tempo n–ro 3 el vol. 29 Rabistino nekonata tradukis: SIMATANI Takesi parto C: La virino forlasis la viron. |
而る間、此の妻![]() |
Iun tagon la virino ploris maltrankvile.La viro miris, ĉar ŝi tute ne kutimis plori. "Kio okazis al vi?" Li demandis. Tiam la virino respondis. "Min ĉagrenas, ke eble ni disiĝos kontraŭvole." Li demandis. "Kial nun vi timas tion?" Ŝi respondis. "Tia ja estas la vivo!" La viro tamen vidis ŝin nur sentimentala kaj volis viziti iun portempe. Kiel antaŭe ĉion ŝi aranĝis por li kaj elsendis lin. Tie li devis resti du, tri tagojn kaj atendis, ke ankaŭ la servistoj kaj ĉevalo restos kun li. En tiu nokto ili certe restis tie. Sed en la vespero de la sekvinta tago ili kvazaŭ portempe eliris kun la ĉevalo kaj ne revenis. "Morgaŭ mi devos reiri hejmen kun ili. Kial ili forestas?" Li serĉis ilin vane. Kiam li konsternita haste reiris hejmen sur pruntita ĉevalo, la domo, kie ili vivis jarojn, jam malaperis kun nenia postsigno. "Kio ja okazis!?" Li miris kaj iris al la loko, kie estis la tenejo, ankaŭ tie li trovis nenian spuron. De neniu li povis demandi pri ŝi. Nur tiam li rememoris ŝiajn vortojn. |
然 |
Ĉar nenio helpis lin, la viro iris kaj parazitis ĉe malnova konato. Dume li komencis meminiciate romprabi. Post du, tri fojoj de praktikado oni arestis lin. Al pridemando li konfesis senkaŝe ankaŭ pri la virino. |
此れ、糸奇異![]() |
Jen stranga afero! Certe la virino estis monstro. En unu, du tagoj ŝi mirinde disrompis kaj la loĝejon kaj la tenejon kun nenia spuro. Cetere, kvankam ŝi malaperis kun amaso da posedaĵoj kaj servistoj, strange neniam oni retrovis ŝin. Strangas ankaŭ tio, ke, kvankam ŝi restis hejme kaj parolis kun neniu, ĉiam ĝustatempe kaj laŭ ŝia volo venis kaj servis la subuloj. Kvankam la viro vivis en ŝia domo du, tri jarojn, neniom li informiĝis. Ankaŭ dum rabado li neniam sciis, kiu estas la kunrabantoj. Nur tiam, kiam per lumo de torĉo li vidis la personon, kiu staras distance de la aliaj, kaj kiun ili estimis, li pensis, ke tiu estas tro blanka kaj bela por esti viro. La trajto similas, li pensis, al tiu de lia edzino. Ĉu ŝi vidis rabistojn? Li tamen ne certis, sed nur suspektis. |
此 |
Tio estis eksterordinara afero. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*![]() * ![]() |