今は昔の物語集目次

今昔物語集 第第29巻第20話 エスぺラント対訳
『明法博士善澄被殺強盗語』


今は昔の物語 第29巻第20話
明法博士善澄被殺強盗語

(みやうぼふはかせよしずみ、
        がうだうにころさるること)
Antaŭ longa tempo n–ro 20 el vol. 29
La juristo Yosizumi estis
        mortigita de rabistoj

          tradukis: SIMATANI Takesi

  今昔、明法博士にて助教清原の善澄
という者有けり。道の才は並無くして、
古の博士にも不劣ぬ者にてぞ有ける。
年七十に余て、世の中に被用てなむ有
ける。其れが家極く貧かりければ、万
づ不叶でぞ過ける。

   Antaŭ longa tempo vivis juristo kaj
vicprofesoro, Kiyohara no Yosizumi.
En sia fako li estis la plej talenta kaj
eĉ superis klasikajn juristojn. Li havis
pli ol sepdek jarojn kaj sukcesis en la
kariero.    Hejme tre malriĉa, li tamen
vivis ĉiam malfacile.


  而る間、居たる家に強盗入けり。賢
く構へて、善澄逃て板敷の下に這入に
ければ、盗人も否不見付ず成ぬ。盗人
入り立て心に任せて物を取りて、物を
破り打がはめかし踏壊ち、喤りて出<に
けり。

   Kiam li estis hejme,  rabistoj trude
enpenetris. Yosizumi sagace forkuris kaj
enrampis sub plankon de verando.   La
rabistoj ne povis trovi lin. Enveninte ili
forrabis ĉion laŭplaĉe, brue rompis kaj
distretis meblaron kaj insultante foriris.



  其の時に、善澄板敷の下より忩ぎ出
て、盗人の出ぬる後に、門に走り出で
ヽ音を挙て、「耶、己等、しや顔共皆見
つ。夜明けむまヽに検非違使の別当に申
して、片端より捕へさせてむとす」と、
極く妬く思えけるまヽに、叫て門を
叩て云懸ければ、盗人此を聞て、「此
れ聞け、己等。去来返て、此れ打殺して
む」と云て、はらと走り返ければ、
善澄手を迷して、家へ逃入て、板敷の
下に忩ぎ入らむと為るに、迷て入る程
に、額を延に突て急とも否入り不敢ざり
ければ、盗人走り来て、取て引出て、
大刀を以て頭を散々に打破て殺してけ
り。然て、盗人は逃にければ、云ふ甲斐
無くて止にけり。

   Tiam Yosizumi rapidis el sub la
planko kaj kuris post la rabistoj al la
pordego.  Li kriis:  "Hej, rabistoj!  Mi
memoras ĉies vizaĝon el vi ĉiuj!  Je la mateno tuj mi raportos al la ĉef–
persekutisto kaj vin ĉiun arestigos
senescepte!"  Pro sia grandega kolero li
kriis kaj batadis la pordegon.  La
rabistoj aŭdis tion: "Hej, amikoj, aŭdu lin!
Ni reiru kaj mortigu lin!"  Vidinte ilin
reveni al li, Yosizumi konsterniĝis kaj
enkuris en sian domon.  Kvankam li
volis eniri sub la plankon, pro timego li
trafis randon je la kapo kaj ne sukcesis eniri.   La rabistoj alkuris, eligis lin kaj
dishakinte la kapon mortigis lin.
Ĉar la rabistoj tuj forkuris, nenion oni
jam povis fari.


  善澄才は微妙かりけれども、露、和
魂無かりける者にて、此る心幼き事
を云て死ぬる也とぞ、聞きと聞く人に云
ひ被謗けるとなむ語り伝へたるとや。

   Kvankam tre talenta, al Yosizumi
mankis monduma saĝo.  Ĉiu, kiu aŭdis
pri la afero, kritikis, ke li mortis pro
tia infaneca miskrio.      Jen tiel oni rakontis al ni.


*今昔物語29巻20話明法博士善澄、
  強盗に殺さるる語
*清原善澄(きよはらのよしずみ,-1010)
*喤【口+皇】&#x55a4;(ののしる)
*忩【公の下に心】&#x5fe9;(そう,いそぐ)補助漢字29区38点, JIS第3_1面84区41点
*【おお返し、くの字点(横書き用)】
  <img src="l/l_oogaesi.png">

*En julio de la jaro 1010 la fama juristo
  Kiyohara no Yosizumi estis mortigita
  de rabistoj en sia domo.
△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次