今は昔の物語 第29巻第20話 明法博士善澄被殺強盗語 (みやうぼふはかせよしずみ、 がうだうにころさるること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 20 el vol. 29 La juristo Yosizumi estis mortigita de rabistoj tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、明法博士にて助教 という者有 古 年七十に余 ける。其れが家極 づ不叶 |
Antaŭ longa tempo vivis juristo kaj vicprofesoro, Kiyohara no Yosizumi. En sia fako li estis la plej talenta kaj eĉ superis klasikajn juristojn. Li havis pli ol sepdek jarojn kaj sukcesis en la kariero. Hejme tre malriĉa, li tamen vivis ĉiam malfacile. |
而 く構へて、善澄 ければ、盗人 入 破 けり。 |
Kiam li estis hejme, rabistoj trude enpenetris. Yosizumi sagace forkuris kaj enrampis sub plankon de verando. La rabistoj ne povis trovi lin. Enveninte ili forrabis ĉion laŭplaĉe, brue rompis kaj distretis meblaron kaj insultante foriris. |
其の時に、善澄板敷の下より忩 て、盗人の出 ヽ音 つ。夜明 して、片端より捕 極 叩 れ聞 む」と云 ![]() 善澄 下に忩 に、額 ければ、盗人走り来 大刀 り。然 無くて止 |
Tiam Yosizumi rapidis el sub la planko kaj kuris post la rabistoj al la pordego. Li kriis: "Hej, rabistoj! Mi memoras ĉies vizaĝon el vi ĉiuj! Je la mateno tuj mi raportos al la ĉef– persekutisto kaj vin ĉiun arestigos senescepte!" Pro sia grandega kolero li kriis kaj batadis la pordegon. La rabistoj aŭdis tion: "Hej, amikoj, aŭdu lin! Ni reiru kaj mortigu lin!" Vidinte ilin reveni al li, Yosizumi konsterniĝis kaj enkuris en sian domon. Kvankam li volis eniri sub la plankon, pro timego li trafis randon je la kapo kaj ne sukcesis eniri. La rabistoj alkuris, eligis lin kaj dishakinte la kapon mortigis lin. Ĉar la rabistoj tuj forkuris, nenion oni jam povis fari. |
善澄才 魂 を云 ひ被謗 |
Kvankam tre talenta, al Yosizumi mankis monduma saĝo. Ĉiu, kiu aŭdis pri la afero, kritikis, ke li mortis pro tia infaneca miskrio. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*今昔物語29巻20話明法博士善澄、 強盗に殺さるる語 *清原善澄(きよはらのよしずみ,-1010) *喤【口+皇】喤(ののしる) *忩【公の下に心】忩(そう,いそぐ)補助漢字29区38点, JIS第3_1面84区41点 * ![]() <img src="l/l_oogaesi.png"> |
*En julio de la jaro 1010 la fama juristo Kiyohara no Yosizumi estis mortigita de rabistoj en sia domo. |