今は昔の物語 第29巻 第23話 具妻行丹波国男、於大江山被縛語 (めをぐしてたんばのくににゆくをとこ、 おほえやまにしてしばらるること) |
Antaŭ longa tempo n–ro 23 el vol. 29 En Monto Ooe estis ligita viro, vojaĝianta kun edzino al Tanba tradukis: SIMATANI Takesi |
今昔、京に有ける男の、妻![]() |
Antaŭ longa tempo vivis viro en Kioto. Lia edzino estis el la provinco Tanba kaj foje ili vojaĝis tien. La edzino antaŭiris sur ĉevalo; ŝin sekvis la edzo kun pafarko en la mano kaj kun deko da sagoj en bambua korbo sur la dorso. Ĉe la piedo de Monto Ooe ili renkontis fort–aspektan junulon kun glavo kaj kune pluiris. |
然 |
Dum tiu kunmarŝado ili parolis pri la celo de la vojaĝo kaj ceteraj aferoj. La glavportanto diris. "La mia estas fama glavo, kiu devenas de Mitinoku. Jen vidu!" La junulo elingigis la glavon kaj montris ĝin. Certe ĝi estis plej bela glavo. La edzo ekvolis al si havigi ĝin. La glavportanto vidis tion kaj diris al li. "Se vi volas, prenu ĝin interŝanĝe de via pafarko." Fakte la pafarko ne estis tiel bona, sed la glavo estis certe bona. Ĉar la edzo avidis la glavon kaj pensis tion granda profito, senpripense li interŝanĝis sian pafarkon kontraŭ lia glavo. |
然て行く程に、此の今の男の云く、「己が弓の限り持たるに、人目も可咲し。山の間![]() |
Dum ili marŝis plu, diris la junulo, kiu tiam portis la pafarkon. "Oni ridus, ke mi havas nur pafarkon. Volu prunti al mi du sagojn almenaŭ sur la montovojo. Ĉar ni iros kune, tio ne ĝenus vin." Al tio la edzo nenion suspektis pro la ĝojo, ke li ricevis bonan glavon interŝanĝe de sia malbona pafarko. Li prenis du sagojn kaj ilin pruntedonis al la junulo. Post tio la junulo iris malantaŭe kun la pafarko kaj du sagoj, dum la edzo iris kun sagokorbo kaj la glavo. |
而 |
Kiam por tagmanĝo ili eniris en densejon, la junulo asertis: "Se ni restus proksime al la vojo, oni ĝenus nin. Ni iru profunden." Tial ili eniris plu en densejon. Dum la edzo helpis al la edzino elĉevaliĝi, la junulo almetis sagon al la arko kaj celante la edzon kriis: "Ne moviĝu, aŭ vi mortos!" Tion la edzo tute ne atendis kaj nur staris gape. La rabisto minacis: "Eniru pli profunden!" Por savi sian vivon la edzo piediris kun la edzino sep, ok ĉoojn. Tiam la rabisto ordonis: "Forĵetu la glavon kaj ponardon!" La edzo ĵetis ilin. Forpreninte ilin la rabisto bat–faligis kaj ligis la edzon per la rimeno, per kiu la viro kundukis la ĉevalon. |
然 |
其の後男、起上![]() |
Poste la rabisto leviĝis, revestis sin kaj prenis la korbon, glavon kaj pafarkon.De sur la ĉevalo li diris al la virino: "Kvankam mi simpatias vin, mi ne restos kun vi. Por favoro al vi mi ne mortigis la viron. Mi tamen forprenas la ĉevalon por forkuri rapide." Tiam li foriris kaj neniu scias, kien li iris. |
其の後女、寄て男をば解免![]() |
Post lia forkuro la edzino liberigis la edzon mizermienan. Ŝi riproĉis lin: "Kiel senprudenta vi estas! Nenion bonan mi povos atendi de vi en la estonteco!" Sen povi refuti ŝin la edzo devis piediri al Tanba kune kun la edzino. |
今の男の心、糸恥かし。男、女の着物を不奪取 |
Admirinda estis la rabisto, ke li ne forravis ŝian veston. Dume ne estas fidinda la edzo, ke li malsaĝe pruntedonis sagojn al fremdulo en senhoma montaro! |
其の男、遂に不聞 |
Neniam oni retrovis la rabiston. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*この作品に取材して、芥川龍之介は、有名な小説「藪の中」を書いている。 その小説を元に黒沢明は「羅生門」を撮った。 *大江山: 京都と丹波の国の境界の山。 *丹波: 旧国名。大部分が現在の京都府中央部にあたる。 *町: 約109m * ![]() * ![]() |
*Surbaze de tiu ĉi rakonto, Akutagawa Ryûnosuke, japana verkisto, verkis la faman novelon "Yabu no naka" (En densejo). Poste surbaze de la novelo Kurosawa Akira filmis "Rasyômon" (La Pordego Rasyô). *Monto Ooe: Monto inter la metropolo Kioto kaj la provinco Tanba. *Tanba: provinco en nordo de la metropolo Kioto, pejparte meza parto de nuna gubernio Kioto. *Mitinoku: Provinco en la norda parto de la ĉefinsulo de Japanio. *ĉoo: japana mezurunuo de longeco, ĉ. 109 metroj. |