今は昔の物語 第31巻 第30話 尾張守□□於鳥部野出人語 (おはりのかみ□□、 とりべのにひとをいだすこと) 今昔、尾張の守 けり。其の□□にて有ける女有けり。歌 読 男なども不為 尾張の守、此を哀 て有ければ、便 三人 覚の者にて有ければ、皆外 にけり。其の母は年老 成 成にけり。畢 過 本 ずして、尚 ![]() ける程に、身に病付 日来 気色不覚 ては不殺 其れをも、「我れをば為 思 辺 に乗て行たりけるに、憑 思ひ返して、「此 れば、「何 浄気 ければ、極 の影に隠れて、引 ![]() 然て、畳に寄臥 ける女は返 哀なる事になむ、其此 は ![]() とぞ人云し。彼の尾張の守の妻 娘か、不知 く不問 となむ語り伝へたるとや。 *尾張 *□□: 欠字 *清水 *鳥部野 *高麗端 * ![]() *塍【勝-力+土】補助漢字24区15点 * ![]() * ![]() GT67404番 |
Antaŭ longa tempo n‐ro 30 el vol. 31 Prefekto de Owari lasis sian homon en Toribeno tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo vivis xxx de xxx, la prefekto de la gubernio Owari. Vivis virino, kiu estis lia xxx. Ŝi estis fama kiel simpatia utaistino kaj ne havis edzon. La prefekto de Owari kompatis ŝin kaj al ŝi mandatis subgubernion, per kiu ŝi vivtenis sin. Al ŝi naskiĝis du, tri infanoj. Sed ili ĉiuj estis malsaĝaj kaj formigris ien al aliaj provincoj. Maljuna la patrino faris sin bonzino. Poste eĉ la prefekto de Owari ĉesis viziti ŝin. En siaj lastaj jaroj la bonzino estis sub zorgo de sia frato. Kvankam la vivo estis suferplena, ŝi tre klera neniam plendis kaj tenis sin digna kaj gracia. Sed baldaŭ trafis ŝin malsano. Tagon post tago serioziĝis la malsano. La bonzino jam ne povis levi sin el la lito, kaj perdis konscion. Tiam la frato forigis ŝin el la domo por ke ŝi ne mortu en ĝi. Ŝi tamen esperis, ke amikino savos ŝin, kaj veturis al Kiyomizu, kie vivas la malnova amikino. La amikino tamen ne permesis, ke la bonzino mortu en ŝia domo. Jam restis al la bonzino neniu loko krom la tombejo Toribeno. Tie ŝi forlasis la veturilon, rekte sur tero metis puran maton kun korestila bordero kaj eksidis sur ĝi trankvile. Ŝi kaŝis sin malantaŭ tombo, kie ŝi ordigis la veston. Vidinte, ke ŝi kuŝigis sin sur la maton, foriris la servistino, kiu ŝin akompanis. Oni kompatis kaj parolis pri ŝi. Iu diris: "Mi ja scias, kiu ŝi estas, sed ne skribas pro ŝia honoro." Nun neniu scias, ĉu ŝi estis edzino, fratino aŭ filino de la prefekto. Tiun nekonatecon oni multe bedaŭris. Jen tiel oni rakontis al ni. *Owari: la okcidenta parto de la nuna gubernio Aiti. *xxx: mankas la vorto *Kiyomizu: loko en Kioto, ĉirkaŭaĵo de la templo Kiyomizu *Toribeno: tombejo ĉirkaŭ Kioto en la epoko Heian *korestila bordero: blanka bordero de mato kun nigraj desegnaĵoj, kiun ŝatis tiamaj nobeloj |