今は昔の物語集目次

今昔物語集 第31巻 第33話 エスぺラント対訳
『竹取翁、見付女児養語』


今は昔の物語 第31巻 第33話
竹取翁、見付女児養語
(たけとりのおきな、
    をむなごをみつけてやしなふこと)


  今昔、□□天皇の御代に、一人の翁
有けり。竹を取て籠を造て、要する人
に与へて、其の功を取て世を渡けるに、
翁、籠を造らむが為に、篁に行き竹を
切けるに、篁の中に一の光り、其の竹
の節の中に三寸計なる人有。



  翁、此れを見て思はく、「我れ、年来
竹取つるに、今此る物を見付たる事」を
喜て、片手には其の小人を取り、今片
に竹を荷て家に返て、妻の嫗に、
「篁の中にして此る女児をこそ見付たれ」
と云ければ、嫗も喜て、初は籠に入れ
て養けるに、三月計養るヽ、例の
人に成ぬ。其の児、漸く長大するまヽ
に、世に並無く端正にして、此の世の
人とも不思えざりければ、翁・嫗、弥
よ此れを悲び愛して傅ける間に、こ
の事、世に聞え高く成にけり。


  而る間、翁、亦竹を取らむが為に篁に
行ぬ。竹を取るに、其の度は竹の中に
金 を見付たり。翁、此れを取て家に返
ぬ。然れば、翁忽に豊に成ぬ。居所
に宮殿楼閣を造て、其れに住み、種
財庫倉に充ち満てり。眷属衆多に成ぬ。
亦、此の児を儲てより後は、事に触れ
て思ふ様也。然れば、弥よ愛し傅く事
無限し。



  而る間、其の時の諸の上達部・殿上
人、消息を遣て仮借しけるに、女、更
に不聞ざりければ、皆心を尽して云せけ
るに、女、初には、「空に鳴る雷を
捕へて将来れ。其の時に会はむ」と云け
り。次には、「優曇華と云ふ花有けり。
其れを取て持来れ。然らむ時に会はむ」
と云けり。後には、「不打ぬに鳴る鼓
と云ふ物有り。其れを取て得せたらむ折
に、自ら聞えむ」など云て不会ざりけれ
ば、仮借する人、女の形の世に不似ず
微妙かりけるに耽て、只此く云ふに随
て、難堪き事なれども、旧く物知たるひ
とに此等を可求き事を問ひ聞て、或は
家を出て海辺に行き、或は世を棄て山の
中に入り、此様にして求ける程に、或は
命を亡し、或は不返来ぬ輩も有けり。


  而る間、天皇、此の女の有様を聞し食
して、「此の女、世に並無く微妙しと聞
く。我れ、行て見て、実に端正の姿な
らば、速に后とせむ」と思して、
忽に大臣百官を引将て彼の翁の家に
行幸有けり。既に御まし着たるに、家
の有様微妙なる事、王の宮に不異ず。


  女を召出るに、即ち参れり。天皇、此
れを見給に、実に世に可譬き者無く
微妙かりければ、「此れは、我が后と成
らむとて、人には不近付ざりけるなめり」
と、喜く思し食て、「やがて具して宮
に返て、后に立てむ」と宣ふに、女の
申さく、「我れ后に成らむに無限き喜び
也と云へども、実には、己れ人には非
ぬ身にて候ふ也」と。天皇の宣く、
「汝ぢ、然は何者ぞ。鬼か、神か」と。
女の云く、「己れ鬼にも非ず、神にも非
ず。但し、己をば、只今空より人来て
可迎き也。天皇、速に返らせ給ひね」
と。天皇、此れを聞給て、「此は何に
云ふ事にか有らむ。只今空より人来て可
迎きに非ず。此れは、只我が云ふ事を辞
びむとて云なめり」と思給ける程に、
暫計有て空より多の人来て、輿を持
来て、此の女を乗せて空に昇にけり。
其迎に来れる人の姿、此の世の人に
不似ざりけり。



  其の時に、天皇、「実に、此の女は只
人には無き者ぞ有けれ」と思して、宮に
返り給にけり。其の後は、天皇、彼の女
を見給けるに、実に世に不似ず。形ち、
有様微妙かりければ、常に思し出て、破
無く思しけれども、更に甲斐無くて止に
けり。

  其の女、遂に何者と知る事無し。亦、
翁の子に成る事も何なる事にか有けむ。
惣べて不心得ぬ事也となむ、世の人思け
る。此る希有の事なれば、此く語り伝へ
たるとや。

*竹取の翁、女児を見付けて養へる語
*=JIS第3:1面2区22点;二の字点;ゆすり点
*寸=約3cm
*優曇華: 優曇波羅の花。印度の伝説で、
三千年に一度しか咲かないとされる。
Antaŭ longa tempo n–ro 33 el vol. 31
Maljuna bambuisto
  trovis kaj adoptis knabinon
       tradukis: SIMATANI Takesi

   Antaŭ longa tempo sub la regado de Mikado xxx vivis maljunulo. Li vivtenis sin vendante korbojn,  kiujn  li faris el bambuoj.   Foje por fari korbojn li iris en bambuejon.    Tie li vidis bambuon lumanta. En ĝia interno troviĝis knabino kun staturo de ĉirkaŭ tri sunnoj.

   "Kvankam  jarojn   mi   prenadas bambuojn, neniam mi trovis homon en ili," Li multe ĝojis. Kun ŝi en unu mano kaj kun bambuoj en  la  alia  li  reiris. Hejme li diris al  la  edzino,   "En  la bambuejo mi trovis ĉi  tiun  knabinon."  Ĝojis ankaŭ la edzino kaj  ŝi  vartis  la bebon en korbo. Post nur tri monatoj ŝi jam havis ordinaran grandecon.Ŝi kreskis senkompare bela,kvazaŭ ŝi venus de alia mondo.  Dum la maljunulo kaj la edzino ame zorgis pri ŝi, famiĝis la afero.

   Post tio, kiam la maljunulo reiris en bambuejon, tiun fojon li trovis oron en bambuo.   Hejmen li kunportis la oron kaj per tio subite riĉiĝis. En sia loko li konstruigis domegon por si.     Amaso da trezoroj plenigis lian staplon. Multaj servis por li. Post adopto de la knabino ĉio favoris al li.  Ankaŭ pro tio des pli ame li zorgis pri ŝi.

   Kvankam multaj nobeloj sendis al ŝi amleteron, ŝi ne volis akcepti ilin.  Sed neniu el ili rezignis pri ŝi kaj persistis plu.  Tiam al la unua ŝi respondis. "Se vi kaptos la fulmotondron en la ĉielo, mi vidos vin."   Al la dua ŝi promesis.   "Mi vidos vin, kiam vi revenos kun la floro de udumbaro." Kaj al alia ŝi diris.   "Estas tamburo, kiu sonoras sen bato.   Bonvolu alporti ĝin, kaj tiam volonte mi vidos vin."  Ĉar ŝi estis ekstreme bela, la  sinsvatantoj  volis   plenumi   ŝian postulon.  De saĝuloj ili petis konsilon. Jen unu  iris  al  marbordo,  jen  alia grimpis sur montaron.  Dum tiu serĉado kelkaj el la nobeloj aŭ pereis aŭ perdis la vojon reiri hejmen.

   Dume la mikado aŭdis pri ŝia beleco kaj pensis:   "Oni diras,  ke  ŝi  estas eksterordinare bela. Mi iru kaj vidu ŝin.Se ŝi  estas  plej  bela,  ŝi  estu  mia edzino."  Kun centoj da oficiroj li vizitis la maljunulon, kies  domego  estis  tiel impona kiel la palaco.

   La mikado elvokis la knabinon kaj vidis ŝin senrivale bela en la mondo.   Ŝi certe rifuzis la aliajn — li ĝoje pensis — por fari sin lia edzino.   La mikado diris al ŝi.  "Mi kunprenos vin al la metropolo, por fari vin mia edzino."   Sed la knabino respondis.   "Kvankam tio estus granda ĝojo por mi, mi ne povus fariĝi via edzino, ĉar mi ne estas homo."   La mikado demandis."Kio vi do estas?Ĉu
demono aŭ diino?"   La knabino respondis.   "Nek demono, nek diino mi estas.   Oni tamen baldaŭ venos el la ĉielo repreni min.   Estus bone, ke vi tuj foriru."   La mikado miris.   "Kion ŝi diras?  Neniu povus veni el la ĉielo, mi pensas.   Ŝi certe diris tion nur por rifuzi min!" Post iom da tempo tamen el la ĉielo venis multe da homoj.   Kun la knabino sur palankeno ili iris supren en la ĉielon.   La alvenintoj ne similis al la homoj en nia mondo.

   "Certe ŝi ne estis simpla homo."   La mikado komprenis tion kaj reiris al sia palaco.   Post tio la mikado ĉiam vane sopiris al ŝi, ĉar ŝi estis treege bela en la formo kaj en la vizaĝo nekompareble en la mondo.

   Neniu scias, kio ŝi fakte estis.   Kial ŝi fariĝis filino de la maljunulo?   Oni vidis tion ĉion tute ne komprenebla.   Tio estis certe kurioza afero.   Jen tiel oni rakontis al ni.

*sunno: japana mezurunuo de longo,
  ĉirkaŭ 3 centimetroj.
*udumbaro: Laŭ hinda legendo ĝi floras
  nur unu fojon en trimil jaroj.

△▽▲▼▲▽△
今は昔の物語集目次