今は昔の物語 第31巻 第33話 竹取翁、見付女児養語 (たけとりのおきな、 をむなごをみつけてやしなふこと) 今昔、□□天皇の御代 有けり。竹を取て籠 に与へて、其の功を取て世を渡けるに、 翁、籠を造らむが為に、篁 切けるに、篁の中に一 の節の中に三寸計 |
Antaŭ longa tempo n–ro 33 el vol. 31 Maljuna bambuisto trovis kaj adoptis knabinon tradukis: SIMATANI Takesi Antaŭ longa tempo sub la regado de Mikado xxx vivis maljunulo. Li vivtenis sin vendante korbojn, kiujn li faris el bambuoj. Foje por fari korbojn li iris en bambuejon. Tie li vidis bambuon lumanta. En ĝia interno troviĝis knabino kun staturo de ĉirkaŭ tri sunnoj. |
翁、此れを見て思はく、「我れ、年来 竹取つるに、今此 喜 に竹を荷て家に返て、妻 「篁の中にして此 と云ければ、嫗も喜て、初 て養 人に成 に、世に並無 人とも不思えざりければ、翁・嫗、弥 よ此れを悲 の事、世に聞え高く成にけり。 |
"Kvankam jarojn mi prenadas bambuojn, neniam mi trovis homon en ili," Li multe ĝojis. Kun ŝi en unu mano kaj kun bambuoj en la alia li reiris. Hejme li diris al la edzino, "En la bambuejo mi trovis ĉi tiun knabinon." Ĝojis ankaŭ la edzino kaj ŝi vartis la bebon en korbo. Post nur tri monatoj ŝi jam havis ordinaran grandecon.Ŝi kreskis senkompare bela,kvazaŭ ŝi venus de alia mondo. Dum la maljunulo kaj la edzino ame zorgis pri ŝi, famiĝis la afero. |
而 行ぬ。竹を取るに、其の度 金 ぬ。然 に宮殿楼閣を造て、其れに住み、種 ![]() 財 亦、此の児を儲 て思ふ様 無限 |
Post tio, kiam la maljunulo reiris en bambuejon, tiun fojon li trovis oron en bambuo. Hejmen li kunportis la oron kaj per tio subite riĉiĝis. En sia loko li konstruigis domegon por si. Amaso da trezoroj plenigis lian staplon. Multaj servis por li. Post adopto de la knabino ĉio favoris al li. Ankaŭ pro tio des pli ame li zorgis pri ŝi. |
而る間、其の時の諸 人 に不聞 るに、女、初 捕へて将来 り。次には、「優曇華 其れを取て持来 と云けり。後 と云ふ物有り。其れを取 に、自 ば、仮借する人 ![]() 微妙 て、難堪 とに此等 家を出 中に入り、此様 命を亡 |
Kvankam multaj nobeloj sendis al ŝi amleteron, ŝi ne volis akcepti ilin. Sed neniu el ili rezignis pri ŝi kaj persistis plu. Tiam al la unua ŝi respondis. "Se vi kaptos la fulmotondron en la ĉielo, mi vidos vin." Al la dua ŝi promesis. "Mi vidos vin, kiam vi revenos kun la floro de udumbaro." Kaj al alia ŝi diris. "Estas tamburo, kiu sonoras sen bato. Bonvolu alporti ĝin, kaj tiam volonte mi vidos vin." Ĉar ŝi estis ekstreme bela, la sinsvatantoj volis plenumi ŝian postulon. De saĝuloj ili petis konsilon. Jen unu iris al marbordo, jen alia grimpis sur montaron. Dum tiu serĉado kelkaj el la nobeloj aŭ pereis aŭ perdis la vojon reiri hejmen. |
而る間、天皇、此の女の有様を聞 して、「此の女、世に並無く微妙 く。我れ、行て見て、実 らば、速 忽 行幸 の有様微妙 |
Dume la mikado aŭdis pri ŝia beleco kaj pensis: "Oni diras, ke ŝi estas eksterordinare bela. Mi iru kaj vidu ŝin.Se ŝi estas plej bela, ŝi estu mia edzino." Kun centoj da oficiroj li vizitis la maljunulon, kies domego estis tiel impona kiel la palaco. |
女を召出 れを見給 微妙 らむとて、人には不近付 と、喜 に返て、后に立てむ」と宣 申さく、「我れ后に成らむに無限 也と云へども、実 ぬ身にて候 「汝 女の云く、「己 ず。但し、己 可迎 と。天皇、此れを聞給 云ふ事にか有らむ。只今空より人来て可 迎きに非ず。此れは、只我が云ふ事を辞 びむとて云 暫計 来 其迎 不似 |
La mikado elvokis la knabinon kaj vidis ŝin senrivale bela en la mondo. Ŝi certe rifuzis la aliajn — li ĝoje pensis — por fari sin lia edzino. La mikado diris al ŝi. "Mi kunprenos vin al la metropolo, por fari vin mia edzino." Sed la knabino respondis. "Kvankam tio estus granda ĝojo por mi, mi ne povus fariĝi via edzino, ĉar mi ne estas homo." La mikado demandis."Kio vi do estas?Ĉu demono aŭ diino?" La knabino respondis. "Nek demono, nek diino mi estas. Oni tamen baldaŭ venos el la ĉielo repreni min. Estus bone, ke vi tuj foriru." La mikado miris. "Kion ŝi diras? Neniu povus veni el la ĉielo, mi pensas. Ŝi certe diris tion nur por rifuzi min!" Post iom da tempo tamen el la ĉielo venis multe da homoj. Kun la knabino sur palankeno ili iris supren en la ĉielon. La alvenintoj ne similis al la homoj en nia mondo. |
其の時に、天皇、「実 人には無き者ぞ有けれ」と思 返り給 を見給けるに、実に世に不似 有様微妙 無く思しけれども、更に甲斐無くて止 けり。 |
"Certe ŝi ne estis simpla homo." La mikado komprenis tion kaj reiris al sia palaco. Post tio la mikado ĉiam vane sopiris al ŝi, ĉar ŝi estis treege bela en la formo kaj en la vizaĝo nekompareble en la mondo. |
其の女、遂に何者と知る事無し。亦、 翁の子に成 惣 る。此 たるとや。 |
Neniu scias, kio ŝi fakte estis. Kial ŝi fariĝis filino de la maljunulo? Oni vidis tion ĉion tute ne komprenebla. Tio estis certe kurioza afero. Jen tiel oni rakontis al ni. |
*竹取 * ![]() *寸=約3cm *優曇華 三千年に一度しか咲かないとされる。 |
*sunno: japana mezurunuo de longo, ĉirkaŭ 3 centimetroj. *udumbaro: Laŭ hinda legendo ĝi floras nur unu fojon en trimil jaroj. |