Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)

noa komedio:Baston-Ŝnurado 狂言・棒縛(ばうしばり)

tradukis SIMATANI Takesi 1995 laŭ teksto de kuranta skolo(諸流)
Mastro: Mi estas loĝanto en ĉi tiu loko.   Nun mi devas iri trans la monton.   Sed, ĉar la servistoj Tarôkazya kaj Zirôkazya ĉiam ŝtelas sakeon dum mia foresto, mi volas ŝnuri ilin ambaŭ antaŭ la ekiro.   Unue mi konsiliĝos kun Tarôkazya.   (Laŭte) Tarôkazya, kie vi estas?
Tarôkazya: Jen Antaŭ vi.
Mastro:Bone, ke vi tuj venis.   Mi vokis vin, ĉar mi iros trans la monton por du, tri tagoj.   Vi, do, gardu la domon dum mia foresto.
Tarôkazya: Laŭ via ordono!
Mastro:Antaŭ la foriro mi volas ŝnuri Zirôkazya.   Kiel mi ŝnuru lin?
Tarôkazya: Ha, mi petas, ke vi ne estu tro severa al Zirôkazya, sinjoro, kvankam mi ne scias lian kulpon.
Mastro:Ne estas grava kulpo.   Nur por disciplino mi, tamen, volas puni lin.   Sed ĉar li estas bona batalanto, li ne lasos facile alligi sin per ŝnuro.   Kion fari?
Tarôkazya: Mi havas do bonan ideon!
Mastro:Kian?
Tarôkazya: Nun li trejnas sin per baston-arto.   Li estas majstro de la arto nomata "Nokta Bastono".   Volu ordoni lin prezenti sian baston-arton.   Dum tio ni kune ŝnuru lin al la bastono.
Mastro: Bona ideo!   Tuj venigu lin.
Tarôkazya: Laŭ via ordono!   Zirôkazya, La Sinjoro vokas vin!   Rapidu al li.
Zirôkazya:Zirôkazya estas antaŭ vi.
Mastro: Bone, ke vi tuj venis.   Mi volas vidi, kiel vi uzas bastonon.
Zirôkazya: Ha, mi ne povas uzi bastonon, sinjoro!
Mastro: Ne kaŝu.   Tarôkazya jam diris.  
Zirôkazya: (Al Tarôkazya)Ĉu vi diris?
Tarôkazya: Jes, mi diris.
Zirôkazya: Do, mi uzos bastonon antaŭ vi...   Jen la bastono.
Mastro: Tuj uzu la bastonon.  
Zirôkazya: Laŭ via ordono!   Se iu atakas tiel, mi defendas ĉi tiel.   Mi retiros min, kaj batos la bruston.   La malamiko ŝanceliĝas, do mi balaas la krurojn, kaj batas, batas, bategas lin.   Nu, ĉe la "Nokta Bastono"...
Mastro: Mi kaptis vin!   Kaj mi ŝnuros vin!
Zirôkazya: Kial vi kaptis min, sinjoro!?
Mastro: Vi scias kial!
Zirôkazya: Mi ne scias!   Ha Tarôkazya, kial vi ligas min!
Tarôkazya: Pro ordono de la Sinjoro!   Ha, kiel bele vi aspektas!
Mastro: Mi kaptis ankaŭ vin!
Tarôkazya: Mi kulpas neniom!
Mastro: Ankaŭ vi kulpas, vi scias.
Tarôkazya: Mi ne scias!
Zirôkazya: Volu firme ligi Tarôkazya, Sinjoro!
Mastro: Konsentite!   Nun mi iros trans la monton por du, tri tagoj.   Vi ambaŭ gardu la domon!
Zirôkazya: Kiel mi povus gardi la domon ŝnurita al bastono?!
Mastro: Mi jam foriros!
Tarôkazya: Neniom ni respondecas, eĉ se venos ŝtelistoj!
Zirôkazya: Indulgu nin, Sinjoro!
Tarôkazya: Sinjoro!
Zirôkazya: ...Li jam foriris.
Tarôkazya: Certe li foriris.
Zirôkazya: Ni sidiĝu.
Tarôkazya: Jes, ni sidiĝu.
Zirôkazya: Kial li ŝnuris nin?
Tarôkazya: Kial li ŝnuris nin ambaŭ?
Zirôkazya: Eble pro tio, ke ni trinkis lian sakeon ĉiam dum lia foresto.
Tarôkazya: Vi pravas.   Li ŝnuris nin, ke ni ne trinku lian sakeon.
Zirôkazya: Se li ŝnuris nin, por ke ni ne trinku, des pli forte mi sopiras al sakeo!
Tarôkazya: Ankaŭ mi sopiras al sakeo.   Sed ni ne povas trinki.
Zirôkazya: Mi povas iom movi la fingrojn!   Mi provu malfermi la pordon de la barelejo.
Tarôkazya: Ha, kiel vi povus malfermi la pordon kun la manoj ŝnuritaj al bastono?
Zirôkazya: Atendu momenton.   Guarari, guarari, guarari!   Mi malfermis la pordon!
Tarôkazya: Vere vi ĝin malfermis!
Zirôkazya: El kiu barelo ni trinku?
Tarôkazya: Vi mem decidu!
Zirôkazya: Ĉi tiu barelo estas jam malfermita.   Ni trinku el ĝi.
Tarôkazya: Bone.
Zirôkazya: Ho,kia aromo!
Tarôkazya: Vere arome!
Zirôkazya: Mi prenos pokalon.
Tarôkazya: Rapidu, rapidu.
Zirôkazya: Konsentite!   Jen, Mi ĉerpis. Vi trinku la unua!
Tarôkazya: Ĉu mi rajtas trinki la unua?
Zirôkazya: Jes, vi trinku, trinku!
Tarôkazya: Ho, kia bona gusto!
Zirôkazya: Tiu estas bona sakeo.   Nun mi volas trinki.
Tarôkazya: Nun vi trinku.
Zirôkazya: Ho, falas sakeo!
Tarôkazya: Vere falas sakeo.
Zirôkazya: Do, vi trinku ankoraŭ-foje.
Tarôkazya: Mi trinku ankoraŭ-foje?
Zirôkazya: Nenio helpas.   Vi trinku.
Tarôkazya: ...Bona sakeo!
Zirôkazya: Ankaŭ mi volus trinki!
Tarôkazya: Estus bone,se ankaŭ vi trinkus! ...Ha, mi havas bonan ideon!   Plenigu kaj transdonu la pokalon al mi.
Zirôkazya: Kiel mi povus trinki?
Tarôkazya: Unue plenigu la pokalon.  
Zirôkazya: Konsentite!..   Kaj, kiel?
Tarôkazya: Lasu min kapti la pokalon kaj de miaj manoj vi povas trinki!
Zirôkazya: Ha, bona ideo!
Tarôkazya: Ĉu vi povas trinki?
Zirôkazya: ...Tre bona sakeo!
Tarôkazya: Ĉerpu ankoraŭfoje.
Zirôkazya: Konsentite!
Tarôkazya:...Mi kantu.(kanto)
Zirôkazya: Estas bona festeno!
Tarôkazya: Jes, bonega festeno!
Zirôkazya: Kiel do, se vi dancos.
Tarôkazya: Kiel mi povus danci kun la manoj ŝnuritaj.
Zirôkazya: Eĉ pli amuze kun ŝnuritaj manoj.
Tarôkazya: Do, mi dancu!
Zirôkazya: Bone, bone!
Tarôkazya: (danco)
Zirôkazya: Tre amuze!   Vi trinku pro la danco.
Tarôkazya: Mi trinku ankoraŭfoje?
Zirôkazya: Jes, vi trinku!
Tarôkazya:...Eĉ pli bongusta mi sentas.
Zirôkazya: Mi do trinku ankoraŭfoje.
Tarôkazya: Rapidu ĉerpi kaj transdoni al mi la pokalon!
Zirôkazya:...(kanto)
Tarôkazya: Nun ankaŭ vi dancu.
Zirôkazya: Mi estas ŝnurita al bastono!
Tarôkazya: Mi ja dancis.   Ankaŭ vi dancu!
Zirôkazya: Do, mi dancu!
Tarôkazya: Bone, bone!
Zirôkazya: (danco)
Tarôkazya: Tre amuze!   Vi trinku pro la danco.
Zirôkazya: Do, mi trinkos.
Tarôkazya: Trinku, trinku!..
Zirôkazya: Eĉ pli bongusta mi sentas.
Tarôkazya: Bone, bone!
Zirôkazya: Bona festeno pli amuza ol kutime!
Tarôkazya: Jes, multe pli amuza ol kutime!
Zirôkazya: La Sinjoro estas trans la monto kaj scias nenion.
Tarôkazya: Vere, li scias nenion.   Vi, do, trinku plu!
Mastro: Hej, mi revenis!
Ambaŭ: La Sinjoro ja revenis!
Mastro: Kiaj sentaŭguloj!   Vi trinkis sakeon dum mia foresto!
Tarôkazya: Mi ne trinkis, Sinjoro!
Mastro: Vi ja estas tiel ebria!
Tarôkazya: Pardonon mi petas!
Mastro: Zirôkazya, ankaŭ vi trinkis!
Zirôkazya: Mi ne scias, Sinjoro.
Mastro: Kia aroganteco!   Mi batos vin.
Zirôkazya: Ĉu vi batos min, Sinjoro?
Mastro: Jes, mi batos vin!
Zirôkazya: Do, mi uzos noktan bastonon!
Mastro: Noktan bastonon?
Zirôkazya: Jatna!
Mastro: Kion vi faras!
Zirôkazya: Jatna!
Mastro: Aj!   Ne batu min!
Zirôkazya: Jatna!   Jatna!   Jatna!
Mastro: Ve!   Pardonu min!   Pardonu min!
(fino)
Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)