Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)

Baston-Ŝnurado (BooSibari)

tradukis SIMATANI Takesi 1995 el "Kyôgenki Syûi" vol.3.1
                                personoj:Mastro, Tarôkazya kaj Zirôkazya


Mastro:Mi estas loĝanto en ĉi tiu loko.    Hodiaŭ pro iu afero mi devas iri el la
  domo.    Miaj servistoj Tarôkazya kaj Zirôkazya ĉiam ŝtelas sakeon dum mia for]
  esto.    Kiaj kanajloj ili estas!    Mi havas bonan ideon, por ke ili neniel povu
  trinki sakeon.    (Laŭte) Tarôkazya, kie vi estas?
Tarôkazya: (Laŭte)Jen Antaŭ vi.
M: Mi vokis vin, ĉar hodiaŭ mi iros el la domo pro iu afero.    Vi, do, gardu la
  domon dum mia foresto.
T: Laŭ via ordono!
M: Oni diras, ke Zirôkazya ĉiam ŝtelas sakeon dum mia foresto.    Kiel mi punu
  lin?    Ĉu vi havas bonan ideon?
T: Fakte li ŝtelas sakeon dum via for]esto.  Kvankam mi forte riproĉis lin, li ne
  sekvis miajn vortojn.  Mi havas bonan ideon, Sinjoro!  Lastatempe li trejnas sin
  en batal]arto kun bastono.      Voku kaj ordonu lin prezenti lian baston]arton.
  Dum tio ni kune ŝnuru lin al la bastono.
M: Bona ideo!  Ni kune ŝnuru lin al la bastono.  Tuj venigu lin.
T: Laŭ via ordono!
M: Ne fuŝu la aferon!
T: Certe ne!    Zirôkazya, La Sinjoro vokas vin!  Rapidu al li.
Zirôkazya: Ĉu li vokis min?  Tuj mi iros!  Jen, Zirôkazya estas antaŭ vi.
M: Bone, ke vi tuj venis.    Mi vokis vin ĉar hodiaŭ mi iros el la domo pro iu
  afero.  Vi, do, gardu la domon dum mia foresto.
Z: Laŭ via ordono!  Estu trankvila pri la domo.    Mi sola forigos ŝtelistojn, eĉ
  se ili venos kvinope aŭ sepope!
M: Bone, mi ĝojas, ke vi bone gardos la domon.    Oni diris, ke vi trejnas vin
  kun bastono.    Mi volas vidi, kiel vi uzas bastonon.
Z: Ha, mi ne povas uzi bastonon, Sinjoro!
T: Ne kaŝu, ne kaŝu.    Ĉion scias Sinjoro!
Z: Certe vi diris al Sinjoro!      Kvankam ankoraŭ mallerta, lastatempe mi iom
  trejnis min.  Nun mi uzos bastonon antaŭ vi.
M: Bone.  Tuj uzu la bastonon.
Z: Laŭ via ordono!    Jen la bastonon oni devas teni tiel.    Se iu atakas min
  de antaŭe, mi defendas ĉi tiel.  Li retiros sin.  Tuj mi iros antaŭen tiel kaj
  batos la bruston.
M: Bona taktiko!
Z: Plej danĝere estas nokte.  Oni atakos min de la dorso.  Tiam mi gardos min
  ĉi tiel.  Nun estas nenia ĝeno ĉe la dorso.  Mi povas marŝi trankvile.
M: Tarôkazya, jen!
T: Mi ne fuŝos!  Mi kaptis vin!
Z: Kial vi kaptis min!?
M: Kia fripono vi estas! Vi ŝtelis sakeon dum mia foresto. Jen tio estas la puno!
T: Ha, kiel bele vi aspektas!
Z: Kiel senkora vi estas!  Vi perfidis min.
M: Mi kaptis ankaŭ vin!
T: Mi kulpas neniom!
M: Ankaŭ vi kulpas,  ĉar vi du kune trinkis sakeon.  Bone mi ŝnuris vin ambau!
  Mi lasos vin tia, dum mi forestos.    Bone gardu la domon!
Ambaŭ: Kiel ni povus gardi la domon ŝnuritaj?    Nenion ni povos, kiam venos
  ŝtelistoj!  Malŝnuru nin!
M: Tiaj vi batalu kontraŭ ili!  Bone gardu la domon.
Ambaŭ: Ni petas, Sinjoro!    Sinjoro!  ...Li jam foriris ien.
Z: Hej, Tarôkazya, en granda ĝeno ni estas!
T: Certe ĝene.  Ĉio ĉi okazis pro tio, ke vi trinkis sakeon.
Z: Ankaŭ vi ja trinkis!      Kvankam li ŝnuris nin, por ke ni ne trinku, des pli
  forte mi sopiras al sakeo!
T: Ankaŭ mi sopiras al sakeo.  Se mi povus malfermi la poton, ni povus trinki...
  Ha, vi povas iom movi la fingrojn!  Provu malfermi!
Z: Vere mi povas movi la fingrojn!  Mi malfermos la poton.  Jen mi malfermis.
  Mi verŝu sakeon. Ĉi tie estas pokalo.  Unue mi verŝu kaj trinku...    Ho, ve!
  Mia buŝo ne atingas la pokalon.  Bedaŭrinde!  Kion mi faru?
T: Mi havas bonan ideon.  Lasu min trinki de la pokalo.
Z: Bone.  Unue vi trinku.
T:  Mi trinkis bone!    ...Bona sakeo!    Des pli bone, ĉar mi estas ŝnurita.
  Estus bone, se ankaŭ vi trinkus!    Ha, mi havas bonan ideon!    Plenigu kaj
  transdonu la pokalon al mi.
Z: Konsentite!...  Jen prenu la pokalon.
T: Mi kaptis la pokalon.    Nun venu kaj trinku de miaj manoj.
Z: Ha, bona ideo!  Certe mi povos trinki!  Jen mi trinku!  ...Tre bona sakeo!
  Jen mi verŝu por vi. (T)  Nun ni sidiĝu kaj kantu.
T: Tre bone!
Ambaŭ: (Kanto) Plaŭdas ondoj en Hamamatu.
Z: Amuze, tre ameze!  Nun mi trinku.        Mi ne povis trinki per unu tiro.
  Mi metu pokalon portempe.  Hej, Tarôkazya, por amuzo: Dancu por mi.
T: Mi ne dancos kun ŝnuritaj manoj.
Z: Dancu iel ajn!
T: Do, mi dancu por amuzo.  (Danco kun kanto)  La filino de ĉarpentisto portis
  Katabira*, keston de rabotilo, ĉizileton, hakileton, maleon kaj segilon.    Ĉu ŝi
  lasis tuĉ]spatelon?  Rabotaĵo restis ĉe basko de ŝia kimono.  Mi volus resti
  ĉe ŝi.  Sed rapidas la ŝipo kun mi de la bordo.  Iam mi revenos al ŝi.
Z: Bone, bone!
Ambau: (Kanto) Plaŭdas ondoj en Hamamatu.
Z: Bone, bone!  Nun vi trinku denove.  Trinku senĝene.
T:  Hej, Zirôkazya,  mi  ja  dancis.  Ankaŭ vi dancu!
Z: Do, ankaŭ mi dancu!
T: Bone, bone!
Z: (Danco kun kanto)Deksep aŭ dekok jarojn ŝi havas. Sveltas ŝi kiel mallarĝa vesto
  sur stango.Sopiras al ŝi, mi sopiras al ŝi.(Tri taktoj da paŭzo)Plej forte sopiras mi.
T: Bone, bone!  Kiel amuza festeno!  Tre ebria mi jam estas!
Z: Jam lasu la pokalon meze.    Ni kantu kune!
Ambaŭ:(Kanto)Amikeco de soldatoj, festeno de fideluloj... Amuze, plej amuze!
M: Mi lasis la servistojn hejme.    Kion ili nun faras?    Mi rapidu hejmen...
  Kiaj sentaŭguloj!    Jen ili festenas!    Ili kantas laŭte!    Ili trinkis sakeon,
  kavankam mi ŝnuris ilin!      Kiel malamindaj ili estas!
Z: Hej, vidu!    En la pokalo jen aperis la bildo de Sinjoro.    Mirinda afero!
  Ĉar li estas tro avara kaj timas, ke ni ŝtelas lian sakeon, mi pensas, lia obsedo
  aperis en la pokalo.
T: Certe vi pravas.
Z: Ni kantu pri tiu fenomeno.
T: Bona ideo!
Z: (Kanto) Unu luno kaj du bildoj.
Ambaŭ: (Kanto) Sur pokalo en plena nokto aperis Sinjoro ignorata.
M: Ĉu Sinjoro ignorata?!  Sentaŭguloj!
Mi ne pardonos vin!
T: Ve! Pardonu min! Pardonu min!
M: Ankoraŭ vi restas ĉi tie!
Z: Ve! Pardonu min! Pardonu min!
M: Mi ne pardonos vin!
                                                                    (fino)
*Katabira: japana vesto en somero    


Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)