Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)

Akonito(Busu)

  laŭ teksto de kurantaj skoloj tradukis SIMATANI Takesi 1996, 2008
  personoj: Mastro, Tarôkazya kaj Zirôkazya.


Mastro: (Kun longa KAMISIMO, mallonga glavo kaj faldita ventumilo)
  Mi estas loĝanto en ĉi tiu loko.  Nun mi ion ordonos al la servistoj.
  Mi voku: Kie estas Tarôkazya?
Tarôkazya:(Kun KYOOGEN-stila KAMISIMO kaj ventumilo)♪Jen, antaŭ vi!
M: Venu ankaŭ Zirôkazya.
T: Laŭ via ordono! Zirôkazya!   Tuj venu!
Zirôkazya: (same kiel Tarôkazya)♪Jen!
Ambaŭ: Ni ambaŭ estas antaŭ vi!
M: Mi havas ion ordoni:  Hodiaŭ mi iros ekskursi. Vi ambaŭ bone gardu
  la domon dum mia foresto.
Ambaŭ: Laŭ via ordono!
M: Dum mia foresto mi deponos  ion al vi.  Atendu momenton!
Ambaŭ: Jes, Sinjoro!
M: (Alportas nigran tinon) Mi metas ĉi tion sub via gardo.  Estu bonaj gardantoj.
T: Kio do ĝi estas, Sinjoro?
M: Ĝi estas akonito.
T: Do, unu el ni, ĉu ne?
Z: Jes, sekvos vin.
M: Kion vi aŭdis?
T: Vi diris, ke ĝi estas akompananto.
  Do, unu el ni devos sekvi vin por gardi ĝin.
M: Ha, vi aŭdis tute erare!   Ĝi estas ne akompananto, sed akonito:  Plej
  danĝera al homo.  Eĉ vento de ĝia direkto tuj  pereigos  vin.  Nepre
  restu for dum gardado.
T: Kial vi povas senpere porti ĝin tiel danĝeran?
M: Prava demando!  Ĝi estas lojala al sia mastro, sed pereiga al aliaj, kiuj
  tuŝas ĝin.    Nepre restu for dum gardado.
T: Ni ambaŭ bone
Ambaŭ: komprenis vin!
M: Baldaŭ mi revenos!
Ambaŭ: Ni atendos vin sopire! (Foriras la Sinjoro.)
T: Hej, Zirôkazya!  Hodiaŭ forestas la Sinjoro.   Ni parolu senĝene.
Z: Jes, ni parolu tute libere!
T: Antaŭ ĉio ni sidiĝu.
Z: Jes, ni sidiĝu.
T: Kiel vi pensas?  Ien ajn Sinjoro iras kun unu el ni.  Tiu akonito
  estas tiel grava, ke ni ambaŭ restu hejme por gardi ĝin!
Z: Vi pravas.   Tiu akonito estas la plej kara, ke ni ambaŭ gardu ĝin!
T: Ve, Danĝere! (Iras al PONTO)
Z: Kio okazis?
T: Vento venis de ĝia direkto!   Mi preskaŭ pereis.
Z: Tute ne blovas vento.
T: Do, ni estas sekura... Mi nun volas vidi tiun akoniton.
Z: Kiel absurde vi parolas!  Sinjoro diris:  Kvankam tute sekura al la
  mastro, eĉ simpla tuŝo tuj pereigos la aliajn.  Tial ne faru absurdaĵon.
T: Kvankam vi pravas,  mi ne povus respondi,  se  oni  demandos,  kia
  estas tiu akonito en mia domo.  Nepre vidi akoniton mi devas.
Z: Mi bone komprenis vin.  Sed, pensu, eĉ vento de ĝia direkto pereigos
  vin.  Tial vi ne povas vidi ĝin.
T: Vento pereigos nin.  Ni do povas kontraŭ-ventumi kaj vidi akoniton.
Z: Kontraŭ-ventumi kaj vidi ĝin?
T: Jes, tiel ni povas vidi ĝin!
Z: Bona ideo!
T: Mi do ventumos dum vi malligos la tinon.
Z: Mi malligos la tinon dum vi ventumos.
T: Konsentite!
Z: Ventumu, ventumu! (Iras ŝtelpaŝe)
T: Ventumas, ventumas!
Z: Ventumu, ventumu!
T: Ventumas, ventumas!
Z: Malligos, malligos!
T: Malligu, malligu!
Z: Malligas, malligas! (Malligas)
T: Malligu, malligu!
Z: Jen, mi malligis la tinon! (Reiras)
T: Bone vi malligis!  Nu do vi forigu la kovrilon de la tino.
Z: Mi ja malligis la tinon.  Nun vi forigu la kovrilon.
T: Mi do forigos la kovrilon.  Vi ventumu fortege!
Z: Konsentite!
T: Ventumu, ventumu!
Z: Ventumas, ventumas!
T: Ventumu, ventumu!
Z: Ventumas, ventumas!
T: Forigos, forigos!
Z: Forigu, forigu!
T: Forigas, forigas!
Z: Forigu, forigu!
T: Jen, mi forigis la kovrilon! (Forigas la kovrilon kaj tuj reiras)
Z: Bone vi forigis.
T: Mi povas diri, ke ĝi ne estas vivaĵo.
Z: Kial vi pensas tiel?
T: Vivaĵo elsaltus for.  Ĝi ne povas esti vivaĵo.
Z: Vi pravas!
T: Nun ni vidu bone.
Z: Jes, ni vidu la enhavon de la tino.
T: Vi ventumu fortege!
Z: Mi ne fuŝos la aferon.
T: Ventumu, ventumu!
Z: Ventumas, ventumas!
T: Ventumu, ventumu!
Z: Ventumas, ventumas!
Ambaŭ: Ventumu, ventumu, ventumu!
T: Jen, mi vidis!  Mi ja vidis!
Z: Kion vi vidis?
T: Ion nebule blankan.
Z: Mi ja vidis ion nebule grizan.
T: Nun mi volas manĝi akoniton.
Z: Kian absurdaĵon  vi  eldiris!  Eĉ vento de ĝia direkto,  Sinjoro diris,
  pereigos vin.  Kiel vi povus manĝi ĝin senpripense.
T: Jam mi estas tute obsedita de akonito.  Nepre mi iros kaj manĝos
  ĝin!
Z: Ne iru!  Oni riproĉos min, se okazos io malbona dum foresto de
  Sinjoro.  Ne faru absurdaĵon!
T: Ne gravas!  Lasu min iri!
Z: Mi ne lasos vin iri.  Ne faru absurdaĵon!
T: Ne gravas!  Lasu min iri!
Z: Ne faru absurdaĵon!
T: Mi diras: Lasu min iri!
Z: Ne faru  absurdaĵon!  (Kaptas la manikon.)
T: ♪Forskuinte la manikon, ♪mi rapidu al akonito!
Z: Kiel terure!  Li tuj pereos.  Kia malĝojo!
T: (Uzas ventumilon kiel kuleron, klakas per lango, batas la kapon kaj
  sidiĝas) Toleri mi ne povas!
Z: Kiel vi sentas?
T: Lasu min!  Netolereble... bonguste.
Z: Kion vi diris? Netolereble bonguste?
T: Jes, bonguste!
Z: Kio ĝi do estas?
T: Nur sukero!
Z: Ĉu sukero?
T: Jes, sukero!
Z: Ankaŭ mi volas manĝi.
T: Ankaŭ vi povas manĝi.
Z: Vere ĉi tio estas sukero!  Ni estis trompitaj de Sinjoro.(Ili manĝas)
T: Ne manĝu vi sola.  Transdonu ĝin al mi.(Kun la tino iras al WAKIZA
  kaj manĝas sukeron) Kiel bonguste!  Eĉ ripozi mi ne povas!
Z: Ne manĝu vi sola.  Transdonu ĝin al mi.(Kun la tino iras al PONTO
  kaj manĝas sukeron)
T: Kio okazis?!  Kien vi formetis la tinon? (Iras al Zirôkazya)  Ne
  manĝu vi sola.  Transdonu ĝin al mi. (Kun tino iras al la mezo de la
  podio)
Z: Kien vi formetis la  tinon?  (Iras al T) Ne manĝu vi sola.  Trans-
  donu ĝin al mi.
T: Kio okazis?!  Kien vi formetis la tinon?  Ne manĝu vi sola.  Trans-
  donu ĝin al mi.
Z: Transdonu ĝin al mi.
T: Transdonu ĝin al mi.
Ambaŭ: Transdonu ĝin al mi.  Transdonu ĝin al mi.(Rigardas en la tinon)
T: Vi ja faris:  La tino estas tute malplena!
Z: Vere malplena!
T: Kiam revenos Sinjoro, senkaŝe mi diros, kion vi faris.
Z: La unua manĝis vi mem!  Mi diros ĉion al Sinjoro!
T: Mi ŝercis!  ...Ni tamen devas iel elturniĝi.
Z: Kiel ni elturniĝu?
T: Antaŭ ĉio ni sidiĝu.
Z: Jes, ni sidiĝu.
T: Ni devos iel senkulpigi nin, kiam revenos Sinjoro.
Z: Jes, ni devos iel senkulpigi nin.  Eble vi havas bonan ideon.
T: Jes, mi havas bonan ideon:  Volu disŝiri tiun kakemonon* en la
  tokonomo*.
Z: Ha, vi diras absurdaĵon!  Aldone al formanĝo de akonito, kiel mi povus
  disŝiri la kakemonon, la ŝatatan trezoron de Sinjoro!
T: Tio estas por senkulpigo!  Nepre disŝiru.
Z: Ĉu por senkulpigo?
T: Jes, por senkulpigo!
Z: Mi do volonte disŝiru.  Riĉ-raĉ, riĉ-raĉ!
T: Vi ja faris!  Kiam revenos Sinjoro, senkaŝe mi diros, kion vi faris.
Z: Vi mem ordonis!    Mi diros ĉion al Sinjoro!
T: Mi ŝercis!
Z: Ne ŝercu!
T: Nun, volu disrompi ankaŭ tiun tason de TENMOKU SUR TABLETO.
Z: Mi ne faros tion!
T: Kial?
Z: Ĉar vi kulpigos min!
T: Ankaŭ tio estas por senkulpigo!  Ĉifoje mi helpos vin;  ni kune
  disrompu la tason de TENMOKU SUR TABLETO.
Z: Mi do volonte disrompu!
T: Unue disrompu la tason de TENMOKU.
Z: Konsentite!
T: Krak, krak!
Z: Krak, krak! (Ambaŭ ridas: Haa, ha, ha, ha!)
T: Tute frakasita!
Z: Jes, tute!
T: Nun ni distretu ankaŭ la tableton.
Z: Konsentite!
Ambaŭ: Krak,  krak!   Krak,  krak! (Ili ridas)
T: Tute frakasita!
Z: Jes, tute!
T: Kiam revenos Sinjoro, ni ploru kun senĉesaj larmoj.
Z: Ĉu larmoj utilos?
T: Jes, utilos multe.  Baldaŭ li revenos.  Ni sidiĝu ĉi tie.
Z: Konsentite! (Ili ploras: Hee, he, he, he!)
Mastro: Sufiĉe longe mi ekskursis.   Nun mi rapidu hejmen. Min atendas
  la servistoj.  Hej, Tarôkazya, Zirôkazya, mi estas hejme!  Mi
  estas hejme!
T: Li revenis!  Ploru, ploru!
Z: Konsentite! (Ili ploras)
M: (Iras en podion kaj vidas, ke la servistoj ploras) Kio okazis?  Vi ne
  venas renkonti min, sed nur ploras!
T: Vi klarigu ĉion al Sinjoro.
Z: Ne mi, sed vi klarigu.
M: Iu ajn el vi tuj klarigu!
T: Mi do klarigos: Dum via foresto ni
  sentis solecon.  Zirôkazya proponis lukti sumoon.  Mi ne scipovas lukti
  sumoon kaj hezitis.  Sed Zirôkazya kaptis min ĉe brako kaj starigis.  Mi
  faletis, kaptis tiun kakemonon en  la tokonomo kaj tiel...
Z: Vere tiel...
Ambaŭ: Disŝiris ĝin! (Ploras)
M: Ha, vi disŝiris mian ŝatatan kakemonon!  Neniam mi pardonos
  vin!
T: Zirôkazya ĉirkaŭtrenis kaj ĵetis min sur la tason TENMOKU SUR
  TABLETO.  Kaj tiel...
Z: Vere tiel...
Ambaŭ: Disrompis ĝin! (Ploras)
M: Vere malamindaj!  Vi ja disrompis mian ŝatatan tason de TENMOKU
  SUR TABLETO!  Mi ne lasos vin vivaj!
T: Ĉar ni estis certaj, ke vi ne lasos nin vivaj, ni volis morti kaj manĝis
  akoniton.
Z: Jes, ni manĝis akoniton.
T: ♪La unua manĝo nin ne mortigis.
Z: ♪La dua manĝo nin ne mortigis.
T: ♪La tria, la kvara,
Z: ♪La kvina manĝo...
Ambaŭ: ♪Eĉ la deka manĝo(staras) nin ne mortigis, sed la tinon malplenigis.
  Kaj ni restas tute sanaj.  Kiel feliĉaj ni estas!(batas la kapon de Mastro)
M: (Nudigas la ŝultron kaj  batas per ventumilo) Feliĉaj vi estas?!
Ambaŭ: Pardonon ni petas! (Ripetas pardonpeton kaj forkuras)
M: Kiaj ruzuloj!  Trompuloj!  Kien vi iras?  Kaptu ilin!  Mi ne pardonos
  vin!  Mi ne pardonos vin! (Postkuras)
                                                        (fino)

*kakemono en tokonomo:  bildo aŭ kaligrafaĵo en ornama niĉo.
*sumoo:  japana tradicia lukto-arto.


Esperanto-Rondo en IKEDA(japana) __ Noa Komedio(japana) __ (Esperanta)