仮想世界のレイへ戻る
オリエント海で
第1話『春の夜の夢
En Orienta Maro
Se en vespero printempa』
作:島谷剛、2001年1月26日(金)

春の夜の
ゆめばかりなる
手枕に
かひなくたたむ
名こそをしけれ

(67周防内侍)
Se en vespero
printempa mi sen amo
vin kolombumus,
mi perdus en skandalo
honoron pro fi‐famo!

(Suoono Naisi)


2207年7月11日 ¶ la 11an de julio, 2207

  大江戸空港から飛び立った飛行船は、新潟上空の成層圏に浮かぶ駅で数人の観光客を乗せた後ソーラーパネルの浮かぶオリエント海の上を飛び続けていた。
   La zepelino, kiu ekflugis de la Aer-haveno OoEdo, haltis ĉe la stratosfera stacio super Niigata por akcepti kelkajn turistojn.   Poste ĝi flugis super Orienta Maro, kie flosas sunaj panebloj.
  パネルの透き間から見える海は鉛色だった。五年ぶりに希望島に帰るのだけど、大歓迎は期待できそうにもない。百年前ならともかく、今日本へ、それも五百キロメートルも、放射能に高度汚染されたプルトニウム海を渡って実身で旅行 するなんて、理解できないらしい。まあ、そうだよね。ボク自身理由がなきゃ…
   La maro inter paneloj estis plumbe griza.   Post kvinjaroj mi reiris al la Insulo Espero. Neniu tamen bonvenigus min.   Oni ne komprenas min, kiu ne antaŭ jarcento, sed nun aŭdacis en reala korpo vojaĝi al Japanio trans la Plutonia Maro.   Pravas ili!   Mi mem neniam farus tion sen kialo...
  世界中トンネルで結ばれているというのに、誰も動こうとしない。運ばれるのは原料とエネルギー、そして情報だけだ。もっとも希望島と外の世界との間のトンネルは放射能が強すぎて、人間は通れないけどね。    Tuneloj kondukas ĉien en la Mondo. Oni tamen ne volas vojaĝi.   Moviĝas nur materialo, energio kaj informo.   Cetere homo ne povus iri tra la tuneloj, kiuj ligas la Insulon Espero al ekstero, ĉar ili estas tro radioaktivaj.
  今となっては技術貿易で高麗極東連邦に劣るけど、日本には二十一世紀の伝統文化がよく保存されている。留学中は百人一首という、伝統芸能をよくやった。ぼくも百個の短い詩を完全に憶えたが仲良くなった女子大生は「春の…」と聴いた瞬間に札を取ってしまう。とても歯が立たなかった。    Kvankam malsupera ol Koreio aŭ Unio Ekstrem-orienta en inĝeniera komerco, Japanio konservas la tradician kulturon de la dudekunua jar-cento.   Mi mem memorigis al mi la cent mallongajn poemojn.   La studentino, kun kiu poste mi amikiĝis, tamen jam prenis la karton, apenaŭ oni legis la unuajn silabojn.   Neniam mi venkis ŝin.
  もっとも彼女は、この詩の意味はまったく理解していないようで「…恋の歌」などと言っていた。「かひ」というのはオリエント海にはいないが、環境が保存されている海にいる、BTRONのように固い外殻を持った動物で、「な」は植物の葉や茎のことで、どちらも古代は食用にしたそうだ。「たまくら」も、きっと何か、ごちそうのことだろう。    Ŝi bedaŭrinde tute ne komprenis la enhavon de la poemo, kiun ŝi pensis "...pri amo".   KAHI estas vivaĵo, kiu havas ŝelon malmolan kiel BTRON, kvankam ĝi vivas ne en Orienta Maro, sed en pura akvo.   "Na" estas folio aŭ tigo de planto, kiun oni manĝis en antikveco.   Ankaŭ "Tamakura" certe estas ia frandaĵo.
  二十世紀末にITRONによる農業システムが発明されるまでは、人類は自然界に自生する動植物を採集して飢えをしのいでいた。歴史を知らないと、食物に対する古代人の、せつないまでの思いを理解できない。    Antaŭ ol la invento de Agrikulturo kun ITRON la Homaro nutris sin per krudaj vivaĵoj kaj kreskaĵoj en naturo.   Sen scio pri la historio, oni ne komprenas ardan sopiron de antikvuloj al manĝaĵoj.

2203年1月8日 ¶ la 8an de januaro, 2203

  蒼い髪を見たとき、ボクはとても驚いたような気がする。古代には、髪の毛を不自然な色に染める習慣があったようだが、彼女の髪は自然な蒼さで、着色したようには見えなかった。    Mi eble miregis je la bluaj haroj.   Oni diras, ke en antikveco estis kutimo tinkturi la harojn.   Sed ŝiaj horoj estis nature bluaj; mi ne kredas, ke ŝi tinkturis la harojn.
  日本古来の伝統に従って、ボクは畳の上に正座したまま深く頭を下げた。    Laŭ malnova japana tradicio mi rekte sidanta sur tatamo profunde riverencis.
  「初めてお目にかかります。ゲンドウの息子シンジと申します。留学生です。」    "Por la unua fojo mi havas homoron saluti vin.   Mi estas Sinzi, filo de Gendô, kaj gasto-studento."
  「…アヤナミレイです。」    "...Ayanami Rei mi estas."
  日本では家族名を名乗る、古い習慣が残っている。アヤとナミの娘レイ、という意味ではなく、アヤナミという家族名だけが母から娘へと引き継がれてゆくのだ。    En Japanio restas la malnova kutimo, uzi familian nomon.   Ŝia nomo ne signifas "Rei, filino de Aya kaj Nami", sed la familian nomon "Ayanami" oni heredas de patrino al filino.
  ボクの向かいの席に座った彼女はそう名乗って頭を下げた。あとは黙ってみんなでカードを並べ、ゲームが始まった。    Ŝi sidis antaŭ mi kaj same riverencis al mi.   Poste ni ĉiuj silente dismetis la kartojn kaj komencis la ludon.
  三人ずつ二組が向かい合って、畳の上に一列に並んだ。間には百枚のカードが整然と並べられている。    Du triopoj viciĝis vidalvide sur tatamoj.   Inter ni kuŝis cent kartoj orde metitaj.
  詠み手が三十一音節の短い詩を詠んでゆく。詠む順番は毎回でたらめに変更される。詠み手が持っているカードには、詩の他に作者と思われる、古代の美しい貴族や黒っぽい服のシャーマンの絵が描かれている。しかし競技者の前のカードには短い詩の後半の十四音節が大きく書いてあるだけだ。    Deklamanto legadis tridekunu-silabajn poemojn unu post alia.   Vicon de legado oni ŝanĝas arbitre.   Sur la kartoj de la deklamanto estas desegno de bela nobelo aŭ ŝamano kun nigra robo, kiu certe estas la aŭtoro.   Sed sur la kartoj antaŭ la ludantoj estas nur la lastaj dekkvar silaboj en grandaj literoj.
  詠み手が詠んだのと同じ詩が書いてある札を、相手より早く取るというだけの単純なゲームだ。しかし、ボクは後半が詠まれるのを待っているのに、最初の数音節が詠まれるやいなや取られてしまう。ボクの目の前のカードも蒼い髪がふわりと動くたびに消えてゆく。    Estas simpla ludo:   Oni konkuras pli frue ol aliaj preni la karton legitan de la deklamanto.   Dum mi atendis, deklamon de la lastaj silaboj, oni jam prenis je la unuaj silaboj.   En ĉiu fojo, kiam svingiĝis bluaj haroj, malaperis unu karto.
  今度こそは、と思っているまにカードが残り少なくなっていた。『かひ』ってたしか…と考えていると、詠み手が『春の夜の…』と読み始めた。ボクの手が動くのと、蒼い髪が揺れるのと同時だった。    Dum mi vane atendis ŝancon, mal-aperadis la kartoj.   Kiam la vorto KAHI kaptis mian atenton, oni legis:   "Se en vespero..."   Estis samtempe, ke mia mano etendiĝis kaj svingiĝis la bluaj haroj.
  カードを抑えた彼女の柔らかい、白い手の上に、ボクの手が重なっていた。    Mola kaj blanka estis ŝia mano, kiu estis sur la karto kaj sub la mia.
  「…手をどけてくれる。」    "...Formetu la manon!"
  「あ、あの、ごめんなさい。今度こそ取れたと思ったんだけど。」    "Ho ve, pardonu min!   Mi atendis, ke mi prenis ĉifoje."
  「…そう、残念だったわね。」    "...Do, bedaŭrinde por vi."
  「あ、いや、『かひ』って昔の食べ物でしょ。ボクって食いしん坊だからさ、ねらってたんですよ。ははは。」    "Ha, mi scias:   KAHI estas manĝaĵo en antikveco!   Mi volis frandi la karton! Ha, ha, ha!"
  「…恋の歌。」    "...Pri amo!"
  「ぇ。」    "He?!"
  その間ずっと、ふたりの手は重なっていて、ボクはその感触を、じっくりと、味わっていた。    Dum tiuj paroloj mia mano restis sur la ŝia.   Mi profunde sentadis la tuŝadon.


仮想世界のレイへ戻る