仏師 狂言記 巻三・十 登場人物: 田舎者、仏師 田舎者「罷出たるは、はるか遠国の者で 御ざる。仏法繁盛につき、一間四面の 光堂を建てて御ざるが、いまだ本尊が 御ざらぬ。都へ求めに上らふと存ずる。 まず、そろ参ろ。いゑ、程は参ら ね共、はや都へ着て御ざる。仏師を存 ぜぬほどに、これから呼ばわりませう。 仏買いす、仏買を。」 仏師「罷出たるは、心もすぐにない物で 御ざる。さやうに御ざれば、渡世を送 ろふやうにも御ざらぬによつて、様を 変ゑて御ざる。何者にもさわたり、仕 合を直さうと存ずる。ゑ、田舎者が、 『仏を買を』と申。だうぞあれに、さ わたつてみませうず。のふそこな人、 何をわつぱとおしやるぞ。」 田舎者「いや、田舎者で御ざるが、仏を 買いに上り、仏屋を存ぜいで、かやう に申。」 仏師「はて、そなたは仕合なひとぢや。」 田舎者「ゑゝ。」 仏師「いや、仕合といふて、袖褄に付い てある物ではない。それがしに会やつ たが、仕合でおぢやる。」 田舎者「いや、それは何と。」 仏師「いや、それがしは、仏師でおぢや る。」 田舎者「はあ、こりや仕合で御ざる。し てこなたは、どの流れで御ざるぞ。」 仏師「されば、運慶、湛慶、安阿弥と いふておぢやる。それがしは安阿弥で おぢやる。」 田舎者「あゝ、聞およびました。して、 仏のでけあいが御ざるか。」 仏師「いや、先の望み次第に、作り てやりまする。」 田舎者「あゝ、まことにかうも御ざろ。 して、仏は何がよう御ざりませうの。」 仏師「いや、堂は、どれほどにおぢやる ぞ。」 田舎者「いや、一間四面の堂で御ざる。」 仏師「ああ、其儀ならば、身が立ている ほどなが、よう御ざろ。」 田舎者「はあ、これほどなが、よう御ざ ろ。」 仏師「して、仏は、どなたを作りませう の。」 田舎者「されば何がよう御ざろの。」 仏師「あゝ、愛染を作りて進ぜう。」 田舎者「それは、どのやうな、仏で御ざ る。」 仏師「まづ此やうにおぢやる。」(怒り顔) 田舎者「あゝ又、いやはや、そのやうな こわい仏は、子共もおぢませうほどに、 だうぞ、余の仏を作りて下されい。」 仏師「ふん、心得て御ざる。現世後生を 護らしやる、文殊を作りて進ぜう。」 田舎者「はあ、それは一段よう御ざりま せう。して又、代物はいかほどで御ざ る。」 仏師「万疋で御ざる。」 田舎者「値はこぎりますまひ。いつごろ でけませう。」 仏師「されば十年ばかりせずはでけます まい。」 田舎者「はあ、いや、それほど待つ事は なりませぬ。」 仏師「いや、その儀で御ざるならば、明 日でかして進ぜう。」 田舎者「いや、是は又、だうした事で御 ざる。」 仏師「いや、不審な御尤で御ざる。長ふ 申のは、それがし一人して刻もと存ず る。又急ぎなれば、あまたの弟子が集 まつて、おみぐしを削り、御手を刻み、 衣のひだを取り、致すのをば、さてそ れがしが、にかわをもつてひたと 付けますれば、時の間にでけまする。」 田舎者「はあ、かうも御ざろ、して、こ なたのお宿はどこもとで御ざる。」 仏師「宿と申たと知らしやれますまひほ どに、因幡堂の後堂で渡しませう。」 田舎者「ふん、是で請取ませう。さらば 。」 仏師「明日御ざれ。」 田舎者「心得まして御ざる。」(暫時退場) 仏師「まんまと仏は請け取りて御ざる。 それがしは楊枝一本、削た事が御ざら ぬが、何とがな致さうぞ。あゝ、思ひ 付けました。それがしが仏の面を着て、 参らふと存ずる。よい時分にはひつ外 そうず。」(舞台の奥に座る)) 田舎者「(再登場)いや、もはや仏もでけ ませうず。そろ参ろ。」 仏師「(立つ)ゑ、田舎人、御ざつたか。」 田舎者「中、仏はでけて御ざるか。」 仏師「中、でけました。あれに荒薦 がかけて御ざるほどに、そつと開けて、 まづでけを拝まつしやれい。」(走る) 田舎者「畏て御ざる。はあ、これは、は あ、ころわいはよいが、まちつと、だ うやら、お手元が悪い。直してもらお。 のふ、仏師殿。」 仏師「やつと。」(走り戻る) 田舎者「まちつと、お手元が、だうやら、 気に入りませぬほどに、あれを直して くだされい。」 仏師「いゑ、にかわの干ぬうちは、好き なやうにして進ぜう(仏像の場所へ行き 戻る)さ、行て拝ましやれい。」(走る) 田舎者「は、こゝな、仏師殿。」 仏師「やつと。」(走り戻る) 田舎者「あれは何とやら、物欲しさうに 御ざるほどに、直して下されい。」 仏師「心得ました。(仏像の場所へ行き 戻る)さ、来て拝ましやれい。」(走る) 田舎者「はあ、これも悪い。仏師、あれ も悪御ざる。」(仏師走り戻る) 仏師「心得ました。(仏像の場所へ行き 戻る)さ、来て拝ましやれい。」(走る) 田舎者「はあ、これも悪い。是は仏師め が、面を着てだますと見へました。の ふ仏師、あれも悪う御ざるほどに、早 う直さつしやれい。」(仏師走り戻る) 仏師「心得ました(行き戻る)さ、来て拝 ましやれい。」(二人走る。仏の面横に) 田舎者「いや、こりや、仏師ではないか。 横着者、やるまいぞ。」(追い込む) |
Statu‐metiisto el "Kyôgenki" vol. 3. 10 tradukis Simatani takesi 2003 Provincano:Mi estas loĝanto de provinco malproksima. Prosperas budhismo kaj mi konstruis oran kapelon kun kennaj flankoj. En ĝi ankoraŭ ne loĝas Budho. Mi iru al Kioto kaj aĉetu statuon...Ha, mi jam atingis la ĉefurbon. Metiiston mi ne konas. Mi voku: Statuon aĉetos, Budhon mi aĉetos! Metiisto: Mi estas fripono en Kioto. Mi neniam estis diligenta kaj ne povis vivteni min. Tial mi vestis min kiel bonzo. Mi provu ĉiun ajn ŝancon por gajni feliĉon. Jen provincano volas aĉeti budhanan statuon. Mi iru kaj trompu lin. Bonan tagon, Sinjoro! Kion vi krias laŭte en la strato? Provincano: Mi estas provincano kaj volas aĉeti statuon. Ĉar mi konas neniun metiiston, mi vokas tiel. Metiisto: Kiel bonŝanca vi estas! Provincano: Kial mi estas bonŝanca? Metiisto: Vi volas aĉeti statuon kaj vi estas tre bonŝanca renkonti min ĉi tie. Provincano: Kial bonŝanca renkonti vin? Metiisto: Mi ja estas metiisto, kiu faras budhanan statuon. Provincano: Vere bonŝanca mi estas. Al kiu skolo vi do apartenas? Metiisto: Estas Skoloj Unkei, Tankei kaj Annami. Mi apartenas al la skolo de Annami. Provincano: Mi ja scias la skolon! Ĉu vi havas statuon jam elfaritan? Metiisto: Ne, mi ne havas! Sed mi faros laŭ via postulo. Provincano: Mi komprenis vin. Kian statuon vi proponas? Metiisto: Antaŭ ĉio diru al mi, kiom granda estas via kapelo? Provincano: Kvadrato kun kennaj flankoj. Metiisto: En tiu okazo mi proponu al vi statuon tiel grandan kiel mi. Provincano: Certe estas deca tia grandeco kiel vi. Metiisto: Kiun budhon vi volas havi kiel statuon? Provincano: Kiu estas bona? Metiisto: Raganon mi faru por vi. Provincano: Kian aspekton havas tiu budho? Metiisto: Ĉi tian! (mienas kolera) Provincano: Ho, ve! Tia terura budho timigos la infanojn! Mi petas fari alian budhon. Metiisto: Konsentite! Mi faru Manĵusron, kiu gardos vin en vivo kaj postmondo. Provincano: Ha, tiu bodisatvo tre plaĉis al mi. Kiom mi pagu al vi por la statuo? Metiisto: Volu pagi dek mil hikiojn. Provincano: Mi pagos sen marĉando. Kiam ĝi estos preta? Metiisto: Almenaŭ dek jarojn vi devos atendi. Provincano: Ne! Tiel longe mi ne povos atendi. Metiisto: Tiuokaze morgaŭ mi donos al vi la statuon. Provincano: Kial tiel diferencas la tempo por fari statuon? Metiisto: Ho, prava demando. Longe vi devos atendi, se mi sola ĉizos la tuton. Mallonge, se miaj multaj disĉiploj kunlaboros. Unu ĉizos la kapon, la alia faros manojn kaj la tria pretigos plisojn de la robo. Ĉiujn mi kungluos kaj vi havos statuon. Provincano: Mi bone komprenis vin. Kie estas via loĝejo? Metiisto: Certe vi ne konas la lokon. Volu veni al la dorsa kapelo de Inaba. Provincano: Tie mi ricevos la statuon. Ĝis la revido! Metiisto: Morgaŭ ni revidos! Provincano: Konsentite! Metiisto: Mi sukcesis gajni mendon de statuo. Mi tamen neniam ĉizis eĉ dentopikilon. Kiel mi faru? Ha, mi havas bonan ideon! Mi iru kun masko de budho. Post la pago mi kaptu ŝancon forkuri! Provincano: Mi esperas, ke jam la statuo estas preta. Mi iru senhaste. Metiisto: Ho, Provincano, bonvenon! Provincano: Bonan tagon! Ĉu jam preta? Metiisto: Jes, la statuo estas preta. Tie en pajla mato. Volu iri kaj vidi.(ŝteliras kaj surmetas maskon de Ksitigarbo) Provincano: Do mi iros kaj vidos... Ho, kvankam ĝustas la grandeco, la manoj tamen ne estas bonaj. Mi petu reformi ilin. Hej, Majstro!(reiras) M: Momenton!(demetas maskon k kuras) Provincano: Kvankam ĝustas la grandeco, la manoj de la statuo tamen ne plaĉas al mi. Mi petus reformi ilin. Metiisto: Nenia problemo! Antaŭ ol gluo malmoliĝos, mi povos reformi...(nekaŝe iras k revenas)Volu iri kaj vidi!(kuras) Provincano: (iras)Hej, Majstro!(reiras) Metiisto: Momenton!(kuras) Provincano: Ĝi kvazaŭ almozpetas. Volu reformi ankoraŭfoje. Metiisto: Mi komprenis vin... (iras kaj reiras) Volu iri kaj vidi.(kuras) Provincano: (iras) Ankoraŭ malbonaj! Majstro!(reiras) ili ne plaĉas al mi! Metiisto: (kuras)Mi komprenis vin...(iras kaj reiras) Volu iri kaj vidi.(kuras) Provincano: Ankoraŭ malbonaj! Mi vidas! Mi estis trompita de la metiisto kun masko. Majstro!(reiras)Ili ne plaĉas al mi! Tuj venu kaj reformu ĝin.(kuras) Metiisto: Mi komprenis vin.(kuras. flanke surmetas la maskon) Volu iri kaj vidi. Provincano: Vi estas la metiisto! Kia kanajlo! Mi ne pardonos vin! |
*kenno: japana longunuo, 1,818 metroj. *Kioto: japana malnova ĉefurbo. *Unkei(?‐1123), Tankei(1173‐1256) kaj Annami: skulptistoj de sama skolo en la epoko Kamakura. Tankei estas filo de Unkei; Annami(Kaikei) estas disĉiplo de la patro de Unkei. |
*Ragaro: dio, kiu estas la simbolo de la dogmo, ke la pasioj kondukas al la bodio(vero). Ĝi mienas kolera. *Manĵusro: bodisatvo, simbolo de saĝo. *hikio: japana malnova monunuo, kiu egalas al 10 monnoj aŭ 25 monnoj. |